Saltu al enhavo

Ruĝvizaĝa malkohao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝvizaĝa malkohao

Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Kukoloformaj, Cuculiformes
Familio: Kukoledoj, Cuculidae
Genro: Phaenicophaeus
Specio: Ruĝvizaĝa malkohao,

Ph. pyrrhocephalus

Phaenicophaeus pyrrhocephalus
(Pennant, 1769)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝvizaĝa malkohao, Phaenicophaeus pyrrhocephalus laŭ kio ankaŭ Fajrkapa kukolo, estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.

Disvastigo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas endemia de Srilanko kaj pli precize de la sudokcidenta parto de la insulo, sed for de la marbordo. La Ruĝvizaĝa malkohao estas birdo de densaj arbaroj; tie la specio estas malfacile videbla spite sian grandon kaj koloron.

Malkiel aliaj kukoloj, tiu ĉi ne estas nestoparazitoj. La neston ili faras en arbo, la tipa ovodemetado estas de 2-3 ovoj.

La Ruĝvizaĝa malkohao manĝas varion de insektoj inkludante raŭpojn, gigantajn fostinsektojn kaj etajn vertebrulojn kiel lacertoj. Ili eventuale manĝas berojn.

Malkiel plej parto de kukoloj, tiu ĉi estas silentema specio, kiu faras nur mildan murmuron.

Kolorplato de Historio de la Birdoj de Cejlono, Volumo 1 fare de John Gerrard Keulemans, 1878

Tiu estas granda specio de 46 cm. La dorso estas malhelverda, kaj la supra vosto estas verda kun blanka bordo. La ventro kaj suba vosto estas blankaj, la lasta strieca je nigro. La krono kaj gorĝo estas nigraj kaj la suba vizaĝo estas blankaj. Sed la plej rimarkinda eco estas du grandegaj ruĝegaj makuloj ĉirkaŭ la okuloj, sed ĝis la beko kaj preskaŭ ĝis la nuko kaj preskaŭ ĝis la krono, kiu restas kiel nura strio, tio estas, kovras preskaŭ la tutan vizaĝon (de tie la specia epiteto) kvazaŭ du pecoj de tolaĵo. La beko estas verdeca, kun grandega supra makzelo kaj maldika suba makzelo; ĝi imponas kiel fortika armilo. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas multe pli senkoloraj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]