Saltu al enhavo

Blua malkohao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flavbekkukolo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blua malkohao
C. a. flavirostris Ganao
C. a. flavirostris
Ganao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Ceuthmochares
Specio: Blua malkohao C. aereus
Ceuthmochares aereus
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blua malkohaoFlavbekkukolo (Ceuthmochares aereus) estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.

Ili havas grizecajn ventron, kapon kaj gorĝon, sed la nomiga subspecio C. aereus aereus havas bluverdecajn voston, flugilojn kaj dorson kaj C. aereus flavirostris havas bluajn voston, flugilojn kaj dorson. Ĉiu subspecio havas ege flavan bekon, kiu nomigas la specion.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas ampleksan distribuadon tra la tropika ĉiamverda arbaro de Afriko, inkludante okcidentan kaj centran Afrikon, kaj la suba marbordo de orienta Afriko el Kenjo ĝis Sudafriko. Ties teritorio ampleksas ekde densa arbaro al rivera arbaro kaj arbarbordoj. En arbaro ĝi tipe vivas en subbranĉaro inter 8 kaj 30 m.

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

La blua malkohao havas du subspeciojn nome la jenaj:

La Flavbekkukolo manĝas ĉefe insektojn, ĉefe raŭpojn, skarabojn, saltulojn kaj grilojn; ili povas manĝi ankaŭ ranojn, limakojn, fruktojn, semojn kaj foliojn. Ili moviĝas tra la interplektita vegetalaro kun serioj de etaj saltetoj, prenante predojn dum veturado. Ili povas akompani aliajn birdojn kaj sciurojn, prenante la insektojn fuĝintajn el tiuj.

Malkiel aliaj kukoloj la Flavbekkukolo ne estas nestoparazito, anstataŭe ĝi zorgas sian propran idaron. La ino demetas du kremoblankajn ovojn en nesto konsistanta el amaseto de branĉetoj kaj bastonetoj ĉirkaŭ 2-5 m super la grundo. Ambaŭ gepatroj zorgas la idojn.

La Flavbekkukolo estas malofta specio kaj estas rare observita pro sia sekretema kutimaro. Tamen ĝi ne estas konsiderata minacata, kaj estas listita kiel malplej zorgiga de la IUCN.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]