Makulkukolo
Plenkreskulo (dumonata) en Sudafriko
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Clamator jacobinus (Boddaert, 1783) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Makulkukolo, Makulhava tufkukolo aŭ Jakobena kukolo, Clamator jacobinus, estas membro de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la Geococcyx, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Makulkukolon priskribis la franca polimato Georges-Louis Leclerc, grafo Buffon en lia Histoire Naturelle des Oiseaux en 1780.[1] Tiu birdo estis ankaŭ bildigita en man-kolorigita plato gravurita de François-Nicolas Martinet en Planches Enluminées D'Histoire Naturelle. Tio estis produktita laŭ superrigardo de Edme-Louis Daubenton por akompani la tekston de Buffon.[2] Nek la platoklarigo nek la priskribo de Buffon inkludis sciencan nomon, sed en 1783 la nederlanda natursciencisto Pieter Boddaert stampis la duvortan nomon Cuculus jacobinus en sia katalogo de Planches Enluminées.[3] La tipa loko estas la Koromandela Marbordo de sudorienta Barato.[4]
La nunan genron Clamator starigis la germana natursciencisto Johann Jakob Kaup en 1829 kun la Tufkukolo (Clamator glandarius) kiel la tipa specio.[5] La nomo estas la Latina vorto por "krianto" el clamare, "krii". La specia epiteto jacobinus kaj la samvorta ordinara nomo Jakobena referencas al la blankanigra plumaro kiu similas al la blankanigra vestaĵaro de la monaĥoj apartenantaj al la Dominikanoj. En Francio Dominikanoj estis konataj kiel "Jacobins".[6]
La tri subspecioj kun siaj reproduktaj teritorioj estas jenaj:[7]
- C. j. serratus (Sparrman, 1786) – Sudafriko, suda Zambio
- C. j. pica (Hemprich & Ehrenberg, 1833) – Afriko sude de Saharo ĝis norda Zambio kaj Malavio, nordokcidenta Barato ĝis Nepalo kaj Birmo
- C. j. jacobinus (Boddaert, 1783) – suda Barato, Srilanko, suda Birmo
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi reproduktiĝas en Afriko sude de Saharo kaj orienten ĝis Barato, Srilanko kaj Birmo. Ĝi estas mallongdistancen migranta, ĉar birdoj de pli nordaj latitudoj kaj pli altaj altecoj estas someraj loĝantoj, kiuj foriras al pli varmaj kaj humidaj areoj en vintro. Tial ĝi estas parte migranta kaj en Barato, ĝi estis anoncanto de musonaj pluvoj pro la epoko de iliaj alvenoj.[8] Ĝi estis asocia kun birdo de la hindiaj mitologio kaj poezio, konata kiel ĉātaka (Sanskrit: चातक) reprezentita kiel birdo kun beko sur la kapo, kiu atendas pluvon por sensoifigi sian soifon.
La Makulkukolo estas birdo de arbustejoj, humidejoj kaj terkultivejoj. Ĝi estas nestoparazito, ĉar la ino demetas po unu ovon en la nestoj de Timaliedoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]

La Makulkukolo estas grandeca kukolo de 33 cm. Plenkreskuloj havas elstaran tufon aŭ kreston kaj longan, gradecan voston. Ili prezentiĝas laŭ du diferencigajn kolorformoj: plenkreskuloj de la hela formo estas nigraj supre kun blankaj subaj partoj, dum la malhela formo estas tute nigra escepte eta blanka flugilmakulo, kiu estas en ambaŭ formoj. Junuloj estas pli brunaj supre kaj blankoflavecaj sube.
En Barato la subspecio serratus (Sparrman, 1786) estas somera reproduktiĝanta vizitanto al norda Barato kaj oni kredas, ke ĝi migras al suda Afriko. Ĉi tiu estas pli granda kaj pli longflugila ol la nomiga subspecio trovita en la suda duoninsula regiono kaj Srilanko kaj laŭdire estas loka migranto.[9] Neniu ringo-pruvo ekzistas por subteni la faktan migradon al Afriko.[10][11]
En Afriko, subspecioj serratus kaj pica (Hemprich & Ehrenberg, 1833) montras du fazojn, plurkoloran fazon kun blanka aŭ blankeca sube kaj nigran fazon kie blanko estas nur sur la flugilmakulo. Pariĝo ŝajnas esti respektiva, kaj plurkolorfazaj maskloj pariĝas kun plurkolorfazaj inoj. Tute ruĝbruna kolorfazo estis notita en Centra Afriko.[12] Mankas klareco pri la migrado kaj plumarvario implikitaj. Subspecio pica ŝajne estas la formo kiu migras inter Afriko kaj Barato[12] tamen Rasmussen & Anderton (2005) sugestas serratus kiel la validan nomon por la afrik-hindaj migrantoj.[13][14][15][16]
En la pasinteco oni sugestis kelkajn aliajn afrikajn subspeciojn, kiel ekzemple hypopinarus el Sud-Afriko kaj caroli el Gabono.[17]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La specio estas distribuata sude de Saharo en Afriko kaj sude de Himalajo en Barato. Ankaŭ troveblas en Srilanko kaj partoj de Birmo. Ene de Afriko, ekzistas movadoj de la specio kvankam ili loĝas en tropika Afriko. La orientafrika populacio estas migranta kaj moviĝas tra suda Arabio en Baraton dum aprilo.[12] La vivejo de la specio estas ĉefe en dorna, seka arbustaro aŭ malferma arbaro[13] evitante areojn de densa arbaro aŭ ekstreme sekajn mediojn.[12]
Kutimoj kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]La Makulkukolo manĝas varion de insektoj kaj raŭpoj. Ĝi estas bruema specio, kun konstanta kaj laŭta alvoko pipiu pipiu pipiu.

Dum la reprodukta sezono, birdoj krias de elstaraj ripozejoj kaj postkuras unu la alian per malrapidaj flugilbatoj kaj kolombeca aplaŭda flugo. Aminduma manĝigado estis observita en Afriko.[12] La specio estas nestoparazita kaj en Barato la gastiganto estas ĉefe specioj de turdoidoj en la genro Turdoides. La koloro de la ovoj kongruas kun tiuj de la gastiganto, tipe turkisblua. La ovoj estas iomete pli grandaj ol tiuj de la ordinara turdoido (T. caudatus) aŭ la ĝangala turdoido aŭ ĝangala bablero (T. striata). Alia gastiganto estas la Kafra piknonoto aŭ ruĝventra bulbulo, kaj la ovoj demetitaj tiam estas plejparte blankaj.[19] Ovoj estas demetitaj haste matene en la neston de la gastiganto ofte faligitaj de supre dum la birdo sidas sur la rando de la nesto kaj super la ovoj de la gastiganto ofte rezultante en la fendado de unu aŭ pluraj ovoj de la gastiganto.[9] En Afriko, la maskloj malatentigas la gastiganton dum la ino demetas la ovon.[12] Pluraj ovoj povas esti demetitaj en la nesto de gastiganto kaj du junaj kukoloj estis trovitaj elnestiĝantaj sukcese en pluraj okazoj.[9] En Afriko, la gastigantoj estas Pycnonotus barbatus, P. capensis,[20] Turdoides fulvus, Turdoides rubiginosus,[21] Lanius collaris, Andropadus importunus, Terpsiphone viridis, Dicrurus adsimilis[22] kaj kelkaj aliaj specioj.[12][10][23] Babiluloj en la genro Turdoides estas komunumaj reproduktuloj kaj kukol-idoj estas bredataj de pluraj membroj de la grupo. Oni observis, ke kukolido de nigra kukolo estis nutrata de kvar ĝangalaj turdoidoj.[24][25]
La haŭto de junaj birdoj malheliĝas de rozkolora al purpurbruna ene de du tagoj post eloviĝo. La buŝa ligo estas ruĝa kun flavaj malfermejaj randoj. Male al kelkaj kukoloj, nestuloj ne elĵetas la ovojn de la gastiganto el la nesto, kvankam ili postulas plejparton de la gepatra atento kaj manĝaĵo, rezultante kelkfoje en la malsato de la gastigantaj nestuloj.[12]
Tiuj kukoloj manĝas insektojn inkluzive de harecaj raŭpoj, kiujn oni prenas de proksime aŭ surgrunde. Raŭpoj estas premitaj de fino al fino por forigi la internaĵojn antaŭ ol ili estas englutitaj. Ili kelkfoje manĝas fruktojn.[9]
Jakobenaj kukoloj estas foje celitaj kiel predo fare de la nizo (Accipiter nisus), kiu estis registrita atakante la signife pli grandan kukolon devigante ĝin surgrunden per siaj ungegoj, poste disŝirante ĝin per sia kurba beko.[26][27]
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Ĉe Hajderabado, Barato
-
En Kerala, Barato
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1780) “Le Jacobin huppé de Coromandel”, Histoire Naturelle des Oiseaux 12 (france). De L'Imprimerie Royale.
- ↑ Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1765–1783) “Coucou hupé de la côte de Coromandel”, Planches Enluminées D'Histoire Naturelle 9. De L'Imprimerie Royale.
- ↑ Boddaert, Pieter. (1783) Table des planches enluminéez d'histoire naturelle de M. D'Aubenton: avec les denominations de M.M. de Buffon, Brisson, Edwards, Linnaeus et Latham, precedé d'une notice des principaux ouvrages zoologiques enluminés (france).
- ↑ (1940) Check-list of Birds of the World 4. Harvard University Press.
- ↑ Kaup, Johann Jakob. (1829) Skizzirte Entwickelungs-Geschichte und Naturliches System der Europaischen Thierwelt c. 1 (germane). In commission bei Carl Wilhelm Leske.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 110, 210. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 26a de Junio 2019 .
- ↑ Khachar, Shivrajkumar (1989). “Pied Crested Cuckoo Clamator jacobinus - the harbinger of the monsoon.”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 86 (3), p. 448–449.
- ↑ 9,0 9,1 9,2 9,3 Gaston, AJ (1976). “Brood Parasitism by the Pied Crested Cuckoo Clamator jacobinus.”, Journal of Animal Ecology 45 (2), p. 331–348. doi:10.2307/3878. Bibkodo:1976JAnEc..45..331G.
- ↑ 10,0 10,1 (1981) Handbook of the birds of India and Pakistan. Volume 3, 2‑a eldono, Oxford University Press, p. 194–198.
- ↑ Whistler, H (1928). “The migration of the Pied Crested Cuckoo Clamator jacobinus”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 33 (1), p. 136–145.
- ↑ 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 12,5 12,6 12,7 Payne, RB (2005). The Cuckoos. Oxford University Press. pp. 49, 320–325.
- ↑ 13,0 13,1 Rasmussen, PC; JC Anderton (2005). Birds of South Asia: The Ripley Guide. Vol. 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions. p. 225.
- ↑ Ticehurst, Claud B (1937). “Systematic Notes on East African Birds.-Part XIV. 32 On the Relationship of Clamator serratus (Sparrm.), Clamator jacobinus pica (Hempr. & Ehr.), and Clamator hypopinarus (Cab. & Heine).”, Ibis 79 (2), p. 402–415. doi:10.1111/j.1474-919X.1937.tb02182.x.
- ↑ Peters, JL. (1940) Check-list of birds of the world. Volume 4. Harvard University Press, Cambridge, p. 12–13.
- ↑ Friedmann, H. (1964) Evolutionary trends in the avian genus Clamator. Smithsonian Miscellaneous Collection. Volume 146. Number 4. Smithsonian Institution, p. 1–127.
- ↑ Hartert, E (1915). “List of a small collection of birds from Hausaland, Northern Nigeria”, Novitates Zoologicae 22, p. 244–266.
- ↑ Chittenden, H.. (2012) Roberts geographic variation of southern African birds. Cape Town: JVBBF, p. 72–73. ISBN 978-1-920602-00-0.
- ↑ Osmaston, BB (1916). “The Pied Crested Cuckoo Coccystes jacobinus.”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 24 (4), p. 821–822.
- ↑ Krüger, O (2004). “Breeding biology of the Cape bulbul Pycnonotus capensis: a 40 year comparison.”, Ostrich 75 (4), p. 211–216. doi:10.2989/00306520409485447. Bibkodo:2004Ostri..75..211K. 86524534. Alirita 2009-06-23.. Arkivigite je 2007-08-24 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Huels, TR (1982). “Co-operative feeding of conspecific and Clamator jacobinus young by Turdoides rubiginosus.”, Scopus 6, p. 33–35.
- ↑ Skead CJ (1962). “Jacobin crested cuckoo Clamator jacobinus (Boddaert) parasitising the fork-tailed drongo Dicrurus adsimilis (Beckstein).”, Ostrich 33 (2), p. 72–3. doi:10.1080/00306525.1962.9633437.
- ↑ Friedmann, H (1964). “Evolutionary trends in the genus Clamator”, Smithsonian Miscellaneous Collections 164 (4), p. 1–106.
- ↑ Bates, R.S.P. (1938). “On the parasitic habits of the Pied Crested Cuckoo”, Journal of the Bombay Natural History Society 40 (1), p. 125.
- ↑ Bates, R.S.P. (1959). “Communal nest-feeding in Babbler”, Journal of the Bombay Natural History Society 56 (3), p. 630–631.
- ↑ Battle of the Birds: Hawk Tries to Kill Cuckoo (en-US) (2019-12-01). Alirita 2020-04-01 .
- ↑ Hawk Tries to Kill Cuckoo Bird (angle) (7a de Marto 2017). Alirita 2020-04-01 . [rompita ligilo]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Clamator jacobinus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006. Ne minacata
- Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, ISBN 1-873403-32-1
- Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6
- Birds of Southern Africa de Sinclair, Hockey kaj Tarboton, ISBN 1-86872-721-1
| ||||||||||||||||||



