Péter Bodor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BODOR Péter estis hungara mekanikisto, sikula ĉiukonstruanto naskita en Erdőszentgyörgy la 22-an de junio 1788 kaj mortinta en Kolozsvár la 17-an de aŭgusto 1849.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la unua klaso de kolegio en Marosvásárhely Bodor servis ĉe transilavanujaj magnatoj, poste prilernis la metiojn de lignaĵisto, horloĝisto, ĝardenisto kaj seruristo. En 1806 li studis en politeknikejo de Vieno, poste vojaĝis eksterlanden. Li revenis en 1815 kaj estis konstruist-instrumentisto ĉe Lajos Bethlen. En 1818 li loksidiĝis en Marosvásárhely. Li konstruis por urbo nur el ligno, sen fernajlo la 8 metrojn larĝa, 63 metrojn longa Maros-ponton. Pro monfalso en 1820-22 li estis en preventa arestaĵo, ekde 1827 en malliberejo de Szamosújvár. Li konstruadis plurajn originalajn maŝinojn, interalie memfunkcianta ŝpinilon, muelilojn, akvokonduktilojn, fontanojn. La plej konata estas la muzikuma fonto starigita en 1820-22 en la foirplaco de urbo (oni malkonstruis ĝin en 1911). Ties fidelan kopiaĵon oni rekonstruis en 1935-36 en Insulo Margareta de Budapeŝto. Pro malliberejpuno li falis malankolion, vivis retiriĝinte kaj li konstruis precipe orgenojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lévai Lajos: B. P., a székely ezermester (Élet és Tud., 1963. 26. sz.).
  • Szőcs István: Üvegfedő romano, Kvár, 1971.