Polimeraza ĉen-reakcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Pcr machine.jpg
Termociklilo por PĈR (PĈR-ilo)

PĈR (polimeraza ĉen-reakcio) estas tekniko kiu ebligas amplifi envitre DNA-sinsekvojn per ripetado de faden-plilongigaj reakcioj ĉeeste de specifaj nukleotidaj prajmiloj kaj de DNA-polimerazo. La malkovro de varmoŝatanta eŭbakterio Thermus aquaticus, kiu vivas en varmaj akvo-fontoj (70 ĝis 75 °C) en la nacia usona parko Yellowstone, kaj la posta uzado de ties polimerazo, stabila ĝis temperaturoj proksimaj de 100 °C, estas origino de la disvolviĝo de tiu tekniko.


Principo

Etapoj de PĈR

La envitra amplifa principo baziĝas je ripetado de 3 procezoj:

  • denaturo de ambaŭ DNA-fadenoj je alta temperaturo (ĉirkaŭ 95 °C) por disigi DNA-fadenojn kaj ekhavi unufadenajn DNA-molekulojn.
  • prajmila komplementa hibridiĝo de unufadena celita DNA-sinsekvo (temperaturo tiam estas ŝanĝita al valoro inter 40 °C kaj 65 °C por ebligi bonan prajmil-fiksiĝon).
  • la plilongiga reakcio per termostabila DNA-polimerazo (la Tak-polimerazo) realiĝas je plejefika temperaturo je 72 °C.

La produktaĵoj el tiu unua ciklo estas poste denaturitaj per varmo. Prajmiloj rehibridiĝas kun DNA-fadenoj devenintaj el la unua amplifa ciklo, ĉiu fadeno servas kiel matrico al la polimerazo. Je ĉiu ciklo, la kopi-nombro de la DNA-fragmento duobliĝas: 2n molekuloj haviĝas tiel post n cikloj, t.e. teorie ekzemple 1 048 576 molekuloj post 20 cikloj.

Tiu PĈR-tekniko tute revoluciis la esploradojn en molekula biologia kampo kaj aplikeblas multe tiel en klonado kaj studado de gen-esprimiĝo kiel en serĉado de genetikaj polimorfismoj. Ŝablono:Ĝermo-biologio