Pacifika Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pacifika Montaro
montara sistemo [+]

Supermara alteco5 959 m [+]
Koordinatoj51° 23′ N, 125° 15′ U (mapo)51.38333334-125.25000001Koordinatoj: 51° 23′ N, 125° 15′ U (mapo)
Plej alta punktoMonto Logan [+]
Materialosedimenta rokaĵo [+]
Map
Pacifika Montaro
Vikimedia Komunejo:  Pacific Coast Ranges [+]
vdr
Kanjono Malibu, Montoj Santa Monica

La Pacifika Montaro, Pacific Coast Ranges (Pacifikaj Marbordaj Teritorioj en Kanado) [1] kaj la Pacific Mountain System (Pacifika Montosistemo en Usono), [2] estas serio de montaraj sistemoj kiuj etendiĝas laŭlonge de la Okcidenta Marbordo de Nordameriko el Alasko suden al Norda kaj Centra Meksiko. Kaj la kanadaj kaj la usonaj partoj estas ofte menciataj kiel Pacific Coast Ranges (Pacifikaj Marbordaj Teritorioj).[3]

La Pacifikaj Marbordaj Teritorioj estas parto de la Okcidenta Kordilero (foje konata en Kanado kiel la Pacifika Kordilero kaj ankaŭ kiel la Kanada Kordilero), kiu inkludas la montarojn de la Rokmontaro, Kolumbia Montaro, Interna Montaro, la Interna Altebenaĵo, Sierra Nevada, la Montaroj de la Granda Baseno, kaj aliaj teritorioj kaj diversaj altebenaĵoj kaj basenoj.

La termino de Pacifikaj Marbordaj Teritorioj tamen aplikendas nur al la Okcidenta Sistemo de la Okcidenta Kordilero,[1] kio enhavas la montarojn de Santelia Montaro, Marborda Montaro, Insula Montaro, Olimpa Montaro, Kaskada Montaro, Oregona Marborda Montaro, Kaliforniaj Marbordaj Montaroj, Transversa Montaro, Duoninsula Montaro, kaj Sierra Nevada.

Viduankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 S. Holland, Landforms of British Columbia, BC Govt. 1976.
  2. Physiographic regions of the United States, USGS
  3. Merriam-Webster's collegiate encyclopedia, paĝo 361 (Merriam-Webster, 2000).