Pacon Nun

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pacon Nun (hebree: שלום עכשיו - [Ŝalom Aĥŝav]; angle konata kiel “Peace Now”) estas eksterparlamenta politika movado en Israelo. La movado havas – laŭ siaj deklaroj – la celon influi la publikan opinion kaj konvinki la israelan registaron pri neceseco kaj ebleco "de justa paco kaj historia interkompreniĝo kun la palestina popolo kaj la arabaj landoj, surbaze de teritoria rezigno en kadro de formulo „Landon por paco“".

Historio

Post vizito de Anvar Sadat en Israelo en 1978, 348 israelaj rezervaj soldatoj en oficira rango verkis peticion al la tiama israela ĉefministro Menaĥem Begin, por daŭrigi la pacproceson. Tiu peticio kondukis al fondo de „Pacon Nun” por akiri apogon de la pacproceso. Ili manifestaciis en Tel Aviv por paco kun Egipto, per redono de la Sinajo.

La movado protestis en 1982-1984 kontraŭ la Libana milito kaj postulis retiron de la israelaj trupoj el Libano. La pinton atingis la protestoj, kiam evidentiĝis la masakroj de Sabra kaj Ŝatila. La 10-an de februaro 1983 dekstra aktivisto Jonah Avroushemi murdis per grenado la movadanon Emil Grunzweig, kiu partoprenis en protestoj en Jerusalemo. Pliaj manifstaciantoj vundiĝis. La movado same malaprobis agadon de la setlantoj en la Okcidenta Flanko, ĉar tiuj subminas eblecon de la paco.

La Pacon Nun postulis rekonon de la PLO en la 1980-aj jaroj kaj komence de la 1990-aj. Ili agnoskis la unuan intifadon (1987-1993) kiel politikan agadon. Post komenciĝo de la Al-Aksa intifado (ekde 2000), la movado perdis apogantojn.

Konataj membroj de Pacon Nun

Eksteraj ligiloj