Amos Oz
Amos Oz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
עמוס עוז | |||||
Naskonomo | Amos Klausner | ||||
Naskiĝo | 4-an de majo 1939 en Jerusalemo, Brita mandato Palestino | ||||
Morto | 28-an de decembro 2018 (79-jaraĝa) en Petaĥ Tikva | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Tombo | Kibbutz Hulda Cemetery (en) vd | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Lingvoj | hebrea • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo vd | ||||
Alma mater | Hebrea Universitato de Jerusalemo Gymnasia Rehavia (en) vd | ||||
Partio | Meretz vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Yehuda Arieh Klausner (en) vd | ||||
Infanoj | Fania Oz-Salzberger, Galia Oz (en) , Daniel Oz (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto universitata instruisto verkisto de porinfana literaturo poeto verkisto pedagogo tradukisto eseisto ĵurnalisto romanisto novelisto vd | ||||
Laborkampo | Literaturo, ĵurnalismo kaj eduka sistemo vd | ||||
Aktiva dum | 1960– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Amos OZ (hebree עמוס עוז; n. la 4-an de majo 1939 en Jerusalemo, m. la 28-an de decembro 2018 en Tel-Avivo) estis fama israela verkisto, kies denaska nomo estas Amos Klausner. Li ankaŭ estas profesoro de literaturo ĉe la Universitato Ben Gurion en Birŝeba, kaj de 1967 li estas unu el la plej famaj proponantoj de la du-ŝtata solvo al la konflikto inter lia lando kaj la Palestino kaj unu fondito de Pacon Nun.
Oz naskiĝis en Jerusalemo, la 4-an de majo 1939. Pli aŭ malpli duono de liaj fikciaj verkoj parolas pri aferoj kiuj okazas ne pli ol unu mejlon for de la loko kie Amos Oz kreskis. La patro de Oz venis el Litovio, kaj la patrino el Pollando, sed ili ambaŭ migris al Palestino kiam ili estis junaj. Lia familio estis laika, tamen dekstra, kaj pro tio Oz vizitadis religian lernejon en Jerusalemo, ĉar la alternativo estis socialisma lernejo. La patrino de Oz mortigis sin kiam li estis 12-jara. 15-jara, Amos Oz translokiĝis al la kibuco Hulda, kie li ŝanĝis sian familian nomon al Oz, kiu Hebree signifas "forton". Li restis tie ĝis 1986, kiam li translokiĝis al Arad kun sia familio. Poste li vivis en Tel Avivo.
La unua verko de Oz estis publikigita en 1965. Li verkis ĝis nun 38 romanojn en la hebrea, kaj liaj verkoj estis tradukitaj al 43 lingvoj, inkluzive de Esperanto. Li gajnis multajn gravajn premiojn, inkluzive de la Israelo-premio por literaturo en 1998, kaj la germana Goethe-premio en 2005.
Amos Oz estis unu el la plej respektataj intelektuloj en Israelo, kaj li estas konata pro siaj maldekstraj pozicioj. Li ĉiam argumentis favore al kreado de sendependa palestina ŝtato, sed ankaŭ ofte kritikis eksterlandanojn kiuj laŭ li tro akre kritikis Israelon. Dum multaj jaroj Oz subtenis la Israela Laborista Partion, sed en la 1990-aj jaroj li subtenis la pli maldekstran politikan partion Meretz. Oz ĉiam kontraŭis la konstruadon de judaj kolonioj en la kontraŭleĝe okupataj teritorioj, sed en 2006 li publike subtenis la israelan bombadon de Libano, dirante ke en ĉi tiu kazo ne temas pri israela milito por ekspansii, sed pri defendo.
Oz kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]En majo 2015 Esperanto-Ligo en Israelo eldonis Esperanto-tradukon de la novelo "Esperanto", de Amos Oz, tradukis Gian Piero Savio kaj Amri Wandel. En julio 2015 aperis en revuo Esperanto artikolo de Wandel pri Amos Oz kaj tiu traduko:
Amos Oz estas verŝajne la plej elstara kaj internacie konata verkisto de Israelo. De 2007 li plurfoje estis kandidato por la Nobel-premio de literaturo. Li ricevis i.a. la Premion de Israelo kaj la Goethe- kaj Heinrich-premiojn pri literaturo. Liaj verkoj estas tradukitaj en kvardek du lingvojn (tiu ĉi unua traduko de Oz en Esperanton estas do la 43-a lingvo). Ili estas multe aprezataj kaj ŝatataj en la monda literaturo. Inter liaj 38 libroj, plej famiĝis "Mia Mikaelo", "Rakonto de amo kaj mallumo". Ofte liaj verkoj reflektas lian vivsperton; kiel infano Oz kreskis en Jerusalemo, kiun poste, kiel knabo, li forlasis por vivi en kibuco. Pluraj el liaj noveloj tuŝas aŭ temas pri la kibuca vivo kaj pri la vivo en Jerusalemo.
La novelo "Esperanto" estas la lasta el ok noveloj pri la kibuca vivo, kiuj aperas en la novelaro "Inter amikoj". En tiu libro Oz revenas al la loko kaj tempo kie kreskis lia verkaro: la kibuca socio en la fino de la kvindekaj jaroj. Li provas rompi la idealisman bildon de la kibuco (simile al aliaj israelaj verkistoj, kiel ekzemple Meir Ŝalev). La noveloj en tiu ĉi libro priskribas kiel ŝanĝiĝis la kibuca idealismo de la pioniraj tagoj, tiel ke nuntempe restas nur grupo de homoj, kies antaŭaj frateco kaj reciproka respondeco iom post iom malaperas. La ok rakontoj en la libro Inter amikoj okazas en la fantazia kibuco Jikhat, kaj priskribas kiel la kibuco malebligas al ne-konformaj kaj solecaj individuoj trovi sian lokon en la kibuca socio. Ĉiu el la rakontoj desegnas mirinde delikatajn bildojn de virinoj kaj viroj, kiuj revas kaj suferas en sia privata vivo, en la ombro de giganta kolektiva revo: la kibuca idealo.
La morto de Marteno Vandenberg, la heroo en la novelo "Esperanto", la lasta idealisto kiu kredas al absoluta komuneco de la homa socio, reprezentas la malrapidan sed neeviteblan kolapson de la kibuca idealo kaj tradicia socio. Eble la trankvileco kiun spertas Osnat, la amikino de Marteno, post lia entombigo, sugestas ke Oz fine trovis la konkludon de sia serĉado, kaj, kiel Osnat, trovas konsolon en la revolucio de la kibuca socio kaj idealoj. Amos Oz daŭre akompanas nin per sia flua kaj elokventa stilo, kaj ni povas ĝui ĉiun frazon aŭ metaforon, kiun li dividas kun ni.
En rendevuo kun Amri Wandel en 2015 Oz rakontis pri lia speciala sinteno por "tiu mirinda lingvo", kiel li priskribas Esperanton en la novelo. Li diris ke "vidi tiun ĉi novelon en Esperanto-traduko estas por li plenumo de revo". Kiel aludas la komentoj pri Esperanto en la novelo, Oz scias pri E-o surprize multe, kvankam li asertis ke li ne parolas ĝin. Lia patro, kiu scipovis 11 lingvojn, konis ankaŭ Esperanton kaj estis admiranto de Zamenhof. Ni konversaciis pli ol duonhoron. Por la jubilea Kongreso en Lillo li skribis, "bonvolu transdoni mianome varman saluton al ĉiuj partoprenantoj de la Kongreso, kaj diru al ili ke Marteno Vandenberg esprimas ankaŭ miajn sentojn por la lingvo Esperanto kaj por ĝiaj fundaj ideoj".