Komunumo Pajala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pajalan kunta)

Komunumo Pajala (finne Pajalan kunta, svede Pajala kommun) estas komunumo en norda Svedio. Ĝi situas apud la riveroj Muonionjoki kaj Torneälven, kie estas landlimo de Finnlando. La administra centro estas Pajala. La terareoj de Komunumo Pajala estas 7 840,30. La komunumo havis la 31-a de decembro 2016 5973 loĝantojn. En la centro de la komunumo Pajala estas la plej granda sunhorloĝo en la mondo. En vilaĝo Käymäjärvi estas relikvo Vinsastenen (svede), Käymäjärven kivi (finne). En la komunumo oni multe parolas svedan kaj (tornval)finnan. En la komunumo estis fervojohaltejo ekde 1930-aj jaroj ĝis 1970. La plej konata pajalaano estas eble Lars Levi Laestadius. En Pajala estas ankaŭ populara naĝeblo, kie naĝas ankaŭ multaj finnoj. Plejparto el la ortnomoj estas finnlingvaj.