Saltu al enhavo

Palaco de Aachen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco de Aachen
palaco Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Aachen
Situo
Geografia situo 50° 46′ 32″ N, 6° 5′ 2″ O (mapo)50.7755566.083889Koordinatoj: 50° 46′ 32″ N, 6° 5′ 2″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Akeno

Palaco de Aachen (Akeno)
Palaco de Aachen (Akeno)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Akeno

Palaco de Aachen (Centra Akeno)
Palaco de Aachen (Centra Akeno)
DEC
Map
Palaco de Aachen
vdr
Rekonstruado de la ebla aspekto de la Palaco.

La Palaco de Aachen estis komplekso de konstruaĵoj por restadejaj, politikaj kaj religiaj celoj, starigita de la imperiestro Karolo la Granda kiel centro de la povo de lia imperio. La palaco situis en la nuna urbo Aachen, en la okcidento de Germanio, en la nuna federacia lando Nordrejn-Vestfalio. La precipaj partoj de la palaco estis konstruitaj en la lasta jardeko de la 8-a jarcento, sed la laboro daŭradis ĝis la morto de la imperiestro Karolo, en la jaro 814.

La pliparto de la palaco detruiĝis laŭlonge de la jarcentoj, sed ankoraŭ restas la palaca kapelo, kiu estas konsiderata kiel unu el la trezoroj de la karola arkitekturo, kaj ankaŭ karakteriza ekzemplo de la arkitektura stilo nomata Karola renesanco. La kapelo, kiu estis restaŭrata en la jaro 1884, estas kune kun la Katedralo de Aachen, Monda heredaĵo de Unesko.