Saltu al enhavo

Palajologidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palaiologidoj)
Palajologidoj
Dinastio
Blazono
La dukapa aglo, emblemo de la dinastio de Palajologidoj
dinastio reĝa familio
Lando Bizanca imperio vd
Regadoj
Bizancaj imperiestroj
Dum 1259-1453
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La Palajologidoj (Greka: Παλαιολόγος, pl. Παλαιολόγοι) estas la familio de la lasta dinastio reginta sur la Bizanca Imperio. Mikaelo la 8-a Palajologo fariĝis imperiestro en 1259 kaj rekaptis Konstantinopolon en 1261. Mikaelo kaj siaj posteuloj regis ĝis la falo de Konstantinopolo en 1453, kaj la Palajologidoj fariĝis la plej longaviva dinastio en Bizanca historio. Ili estis originale regantoj de Makedonio.

Sub la regado de la Palajologidoj, la fragmenta imperio ankoraŭ postulis sian devenon de la Romia imperio, sed komencis enfokusiĝi pli sur la imperia greka heredaĵo. La vorto "Helena" komenciĝis esti uzata denove por priskribi la imperion mem. La dinastio forte protektis literaturon kaj la artojn.

La Palajologidoj ofte provis reunuigi la Orientan Ortodoksan Eklezion kun la Romkatolika Eklezio, kun la espero, ke ĉi tio kondukos la okcidenton doni al ili pli grandan helpon por la batalo kontraŭ la Turkoj. Ĉiu provo pri reunuigo estis forte kontraŭita de la loĝantaro.

Listo de Palajologoj imperiestroj

[redakti | redakti fonton]