Palenque (Chiapas)
Palenque | ||||
---|---|---|---|---|
municipo de Meksiko | ||||
Blazono | ||||
Administrado | ||||
Statuso | Komunumo | |||
Lando | Meksiko | |||
Ŝtato | Chiapas | |||
Poŝtkodo | 29960–29969 | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 97 991 | |||
Loĝdenso | 46 loĝ./km² | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 17°31′N 91°59′U / 17.517°N, 91.983°U (mapo) | |||
Alto | 60 m | |||
Areo | 1123 km² | |||
Horzono | UTC -6 | |||
| ||||
Alia projekto | ||||
Vikimedia Komunejo Palenque Municipality [+] | ||||
Palenque estas unu el la 118 komunumoj de la meksika subŝtato Chiapas, kiu estas la subŝtato kiu situas plej sude. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Palenque. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 07065.
Geografio[redakti | redakti fonton]
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 97991 loĝantojn. El tiuj estis 48373 viroj kaj 49618 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1123 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 60 metroj super la marnivelo.
Sociogeografio[redakti | redakti fonton]
En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 47919 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 36470 scipovis legi kaj skribi kaj 11391 personoj estis analfabetoj. Do 76% de la personoj scipovis legi kaj skribi kaj 24% estis analfabetoj.
85464 personoj en la jaro 2000 aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj 28712 personoj estis indiĝenoj. Tio signifas ke 33.60% de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Palenque Arkivigite je 2011-06-17 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)