Pamukkale
Pamukkale | ||
---|---|---|
Monda heredaĵo | ||
Pamukkale, kun lagetoj de akvo el varmaj fontoj | ||
Lando | Turkio | |
Tipo | miksita | |
Kriterioj | iii, iv, vii | |
Fonto | 485 | |
Regiono** | Eŭropo | |
Geografia situo | 37° 55′ 25″ N, 29° 7′ 20″ O (mapo)37.923629.1223Koordinatoj: 37° 55′ 25″ N, 29° 7′ 20″ O (mapo) | |
Koordinatoj | 37° 55′ 00″ N 29° 07′ 20″ O / 37.91667 °N, 29.12222 °O (mapo)Koordinatoj: 37° 55′ 00″ N 29° 07′ 20″ O / 37.91667 °N, 29.12222 °O (mapo) | |
Registra historio | ||
Registrado | 1988 (12-a sesio) | |
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||
Pamukkale (turke por kotona fortikaĵo) estas vilaĝo proksime de la urbo Denizli en la sudokcidento de Turkio. Sian nomon la loko ricevis de la impresaj terasoj el kalkoŝtono, kiuj tra la jarmiloj formiĝis per minerala akvo el varmaj fontoj, kiu riĉas ke kalcia karbonato kaj dum la fluo malsupren deponigis ĉiam pli da kalko ĉe la roka deklivo, tial ke ekestis naturaj ŝtupoj, terasoj kaj malgrandaj lagetoj, vere iom similaj al amaso de kotono.
Dum la dua duono de la 20-a jarcento la terasoj pro la supre konstruitaj hoteloj, uzantaj la varman mineralan akvon, pli kaj pli disfalis kaj parte perdis la tipe blankan koloron. Pro tio ĝis la jaro 1998 ĉiuj tieaj hoteloj malkonstruiĝis. Per ruza akviga sistemo fakuloj provas restarigi la originan naturan staton de la kalkoŝtonaj terasoj.
Apud Pamukkale situas la ruinoj de la antikva urbo Hierapolis. Kune kun tiu antikva loko, la kalkoŝtonaj terasoj estas listigitaj Monda Kultura Heredaĵo de UNESKO.
Similaj kalkoŝtonaj terasoj troviĝas ĉe la "mamutaj" varmaj fontoj "Mammoth Hot Springs" en la Nacia Parko Yellowstone en Usono kaj Egerszalók en Hungario.
Partnera urbo
Eksteraj ligiloj
greke Informoj pri Pamukkale itale; germane; angle greke Pliaj turismaj informoj pri Pamukkale germane greke vojaĝa raporto pri Pamukkale kun multaj fotoj germane