Panĉatantra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildita paĝo de fama barata verko Panĉatantra.

Panĉatantra (पञ्चतन्त्रम्, skr., kvinparta instrulibro), unu el la plej aĝaj kompiladoj de fabloj, diraĵoj kaj rakontoj en sanskrito, kiu estas atribuita al la brahmana erediciulo Visnuśarman. La kolektado estis primare verkita pro la edukado de junaj nobeloj, poste ĝi estis uzadita kiel instrua libro ĝenerale. La verko originas verŝajne en la 4-a jarcento kaj devenas de pli aĝaj kolektadoj de popolaj rakontoj. Kun siaj proksimume ducent versioj en pli ol kvindek, ĝi apartenas al la plej disvastigataj verkoj de la mondliteraturo, kaj influis la popolajn literaturojn de la ĉioma oriento. Multaj fabloj surbazigas la instruajn rakontojn el la budhana Jātakamalā.

Subdivido

La verko, kiel sia nomo indikas, estas komponata de kvin tematikaj volumoj, enprenante diversajn tekstojn.

  1. Mitrabheda (मित्रभेध) "Geamikoj-disiĝo" (22 rakontoj)
  2. Mitralābha (मित्रलाभ) "Geamikoj-atingo" (7 rakontoj)
  3. Suhŗda-bheda (सुड़द- भेध) "Geamikoj-malpaco" (17 rakontoj)
  4. Vigraha (विग्रह) "Disigo" (12 rakontoj)
  5. Sandhi (सन्धि) "Unuiĝo" (15 rakontoj)

Eksteraj ligiloj