Pandareo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Pandareos (helene Πανδάρεως, latine Pandareus) estis en la helena mitologio efeza reĝo.

Lia origino estas sufiĉe vualita, li estas prezentata filo de Meropso kaj Klimena, aliakaze filo de Androklo, fondinto de Efezo. En mitojn li eniris kiel amiko de Tantalo en unu epizodo.

Onidire sur Kreto li kaptis kaj ŝtelis oran hundon, kiun por diino Rea pretigis mem dia forĝisto Hefesto. La hundo gardu la novnaskitan Zeŭson, kiun Rea sekrete naskis kaj kaŝis sur Kreto. Pandareo la hundon kaŝis ĉe Tantalo, sed kiam li ektimis, ke per sia ago ofendis diojn, petis Tantalon pri redono de ĝi. Sed tiu kategorie malkonfirmis, ke li iam kaŝus, des pli eble posedus ĝin. Zeŭso ekfuriozis kaj Tantalon rigore punis per eternaj turmentoj en la submondo. Pandareo kun sia edzino Harmotoo fuĝis en Atenon kaj poste sur Sicilion, kie ambaŭ povre mortis.

Sed oni rakontas eĉ tute malan version: la hundon ŝtelis Tantalo kaj Pandareo rifuzis redoni ĝin al li. La indignitaj dioj poste Pandareon kaj lian edzinon ŝtonigis.

Pri iliaj tri neplenkreskaj filinoj Meropo, Kleotera kaj Klitio ekzorgis diinoj Afrodito, Hero, Artemiso kaj Atena kaj dediĉis al ili ĉiun zorgon kaj amon. Zeŭso cerbumis pri tiu zorgo kaj suspektis diinojn, ke ili mem instigis Pandareon al la ŝtelo. Do li knabinojn sekrete rabigis de Harpioj, kiuj poste transdonis ilin al Erinioj. La knabinoj ĉe ili suferis pro krimoj de sia patro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pandareos en la ĉeĥa Vikipedio.