Pantos Dimu Glossa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pantos Dimu Glossa, Pantos Dimou Glossa, Pantos Dîmu GlossaCosmoglossa estas internacia planlingvo proponita en 1858 de franca filozofo Lucien de Rudelle. Li intencis fari la sintezon de dek lingvoj kiuj li konis. La projekto alproprigas al si la Grekan kiel elirmaterialon por kreado de internacia lingvo, sed vortprovizo estas bazita sur la latina, greka, kaj latinidaj lingvoj.

La projekto havas kelkajn karakteroj kiu proksimigas ĝin de Esperanto: (1) distingo de la vortklasoj per fiksita formo al ĉiuj; (2) forigo de apartaj verbaj formoj por ĉiu persono; (3) formado de derivatoj per sufiksoj kun fiksitaj signifoj. Malgraŭ tio, la difinita artikolo havas 30 malsamajn flektitajn formojn.

Nombroj (1-10): ono, dyo, tro, tetro, pento, ekso, epto, okto, nono, deko.

Ekzempleto: Potere no konsolar dzam Kalipsoa dol eksito did Ylise;

Traduko: "Ne povas konsoliĝi Kalipso de l' eliro de Uliso".

  • indybilitabilitozò = senduba.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

de Rudelle, Lucien
Pantos Dimou Glossa (ou Cosmoglossa), grammaire primitive d'une langue commune à tous les peuples...
Bordeauxx: Crugy, 1859 (68+ p.)