Paolo Cerretim

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paolo CERRETINI (naskiĝis en 1954; mortis la 10-an de junio 1997 proksime al Crotone) estis itala esperantisto. Lerninta Esperanton en la aĝo de 12 jaroj, li estis dumviva membro de UEA, aktivulo de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo, gastiganto de Pasporta Servo en Pizo (Italio) kaj fakdelegito de UEA pri marksismo, turismo kaj dentmalsanoj. Profesie dentisto, li apartenis al tiuj malmultaj, kiuj pro siaj kapablo kaj famo povus enspezi trioble pli, sed praktikas sian profesion laŭ la sama homarhelpa spirito kiu animis la okuliston Zamenhof. Li mortis en trafikacidento.