Papaloapana regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Papaloapan (regiono))
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Papaloapana regiono

jen la regionoj de la subŝtato Oaxaca (Oaĥako): la Papaloapana regiono montratas violkolore en la nordo
jen la regionoj de la subŝtato Oaxaca (Oaĥako): la Papaloapana regiono montratas violkolore en la nordo
Bazaj informoj
Ĉefurbo San Juan Bautista Tuxtepec
Areo 11 605 km²
Loĝantaro 465 192 (en 2010)
Information icon.svg
vdr

La Papaloapana regiono (hispane "región de la Cuenca del Papaloapan" aŭ "región de Tuxtepec", loke ofte mallongigata "Papaloapan") estas parto de la subŝtato Oaĥako (hispane : Oaxaca) de Meksiko. Ĝi situas en la nordo de la subŝtato. La regiono kovras areon de 11 605 kvadrataj kilometroj kaj en 2010 ĝi havis sume 465 192 loĝantojn. Administra centro de la regiono estas la urbo San Juan Bautista Tuxtepec. Sude la regiono limas je la kanjona regiono kaj la norda montaro de Oaĥako, norde je la najbara subŝtato Verakruco.

La regiono estas dividita en du distriktojn, kiu plue subdividiĝas je po pluraj komunumoj (sume en la regiono estas 50 komunumoj):

  • Choapan (pli sude)
  • Tuxtepec (pli norde)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]