Paralelstangoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
gimnasto prezentiĝas ĉe paralelaj stangoj

Paralelstangoj estas sportilo uzata fare de viraj gimnastoj en arta gimnastiko. Gimnastoj rajtas porti sportajn gantojn dum gimnastikado ĉe paralelstangoj, kvankam tio nekutimas.

La sportilo[redakti | redakti fonton]

jen 12-jarulo manstaras sur unu el la paralelaj stangoj

La sportilo konsistas el du paralelaj stangoj, de pli-malpli ronda diametro (pli detale vidu sube), kiuj unuope similas al la stangoj de barieroj kutimaj ĝis la 20-a jarcento. Ili estas tenataj per metala subtena framo. La stangoj konsistas el ligno aŭ interne ankaŭ rajtas esti el alia materialo, sed tiam ĉiuokaze devas havi eksteran kovraĵon el ligno. La vertikalaj eroj de la subtena metala kadro estas adapteblaj tiel ke la alteco de la stangoj super la planko kaj la distanco inter la stangoj povas esti ideale adaptataj laŭ unuopa gimnasto.

Dimensioj[redakti | redakti fonton]

  • stanga longo: 350 centimetroj ± 1 centimetro
  • stanga diametro: 5 centimetroj ± 1 milimetro vertikale kaj 4 centimetroj ± 1 milimetro horizontale
  • maksimuma alteco de la stangoj de la planko: 200 centimetroj ± 1 centimetro
  • distanco inter la stangoj: 42 centimetroj ĝis 52 centimetroj (adaptebla)

Rutina programo[redakti | redakti fonton]

Rutina gimnasta programo prezentata ĉe paralelstangoj devas inkluzivi plurajn elementojn kiuj dependas de la gimnasta konkursa nivelo. En ĝi la sportisto movas sian korpon sen tuŝo de la planko, laŭ movo rajtas per ambaŭ manoj aŭ per unu, aŭ per ambaŭ gamboj tuŝi la stangojn, kaj dume difinite movi sian korpon. Ĉiu prezentaĵo finiĝas per forsalto de la sportilo al la planko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • tekston pri la sportilo reko, ankaŭ nomata horizontala, alta respektive fiksa stango