Parizaj Paroladoj de Abdul Baha. Tiuj paroladoj estas tradukitaj de Lidja Zamenhof. La esperantlingva 103-paĝa libro estas eldonita ĉe eldonejo La Nova Tago en Weinheim en la jaro 1932. Represo aperis en Sarbrukeno ĉe Eldonejo Artur E. Iltis en la jaro 1978.
„ Ĉi-paroladojn faris Abdul Bahaa dum la lastaj antaŭmilitaj jaroj (1912/13). Iliaj por ni plej interesaj partoj estas tiuj, antaŭvidantaj la mondmiliton, kaj la multaj paraleloj
al evangeliaj eldiroj (precipe al Luc. 12, 35) kaj al la vortoj pri fruktodonantaj kaj senfruktaj arboj). La dua parto analizas la dekunu principojn de Bahaa-movado, aldonante
krome kelkajn interpeladojn, la klarigon rilate la kvar specojn de amo, kaj leteron pri la valoro de la virinoj. Por bona stilo de la traduko garantias la familia nomo Zamenhof, ioma trouzo de — ad kaj kelkfoja ne-uzo de la artikolo ne povas modifi tian juĝon. Superflua por esperanta eldono eble estas la antaŭparolo rilate la anglan tradukon. ”
„ Ĉi tiuj paroladoj faritaj en 1912 klarigas la Bahaan religion. La enkonduko diras, ke Bahaismo estas universala religio, plenumo kaj kompletigo de ĉiuj antaŭaj kredoj, kaj ke Baha'ullah (la patro de Abdul Baha) estis tiu, kiun ili ĉiuj atendas. “Kiam Kristo Sinjoro venis, Li verŝis la lumon de la Sankta Spirito ĉien ĉirkaŭ Si, kaj Liaj disĉiploj, kaj ĉiuj kiuj ricevis la lumon de Li, iĝis lumigitaj, spiritaj estaĵoj. Por aperigi tiun ĉi lumon Baha'u'llah estis naskita kaj venis en la mondon.” Inter la 11 principoj de Bahaismo troviĝas universala lingvo.
La plej interesa parolado, laŭ mia opinio, estas tiu farita en Kvakera kunvenejo en Londono, kiu priskribas iun Societon de Amikoj fonditan en Persujo antaŭ proksimume mil jaroj, kaj finiĝas per bela klarigo pri la naturo: de Meditado. ”