Parolado de Zamenhof en 1907 en la Gildohalo de Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La parolado de L. L. Zamenhof en la Gildohalo de Londono, Anglio, realiĝis okaze de la Tria Universala Kongreso de Esperanto okazanta en Kembriĝo la 21-an de aŭgusto 1907.

La teksto de la parolado estas la jena:

Estimata reprezentanto de la urbo Londono, karaj samideanoj! - Estas al mi tre agrable, ke mi havas nun la okazon saluti la britan popolon en ĝia granda ĉefurbo. Ni venis el Kembriĝo, kie niaj britaj samideanoj kun la plej granda laboremeco kaj gastameco preparis por ni belegan feston; ne sole niaj samideanoj, sed ankaŭ la ankoraŭ ne esperantigita urbo faris ĉion, kion ili povis, por ke ni, esperantistoj, elportu el la urbo la plej bonan rememoron. Tial nun miaj unuaj vortoj estas sincera danko por la gastameco, kiun ni ĝuis. Jam la duan fojon ni ĝuas la britan gastamecon, ĉar certe ja neniu el ni forgesis, kiel amike ni estis akceptitaj en la britaj urboj Folkestone kaj Dover antaŭ du jaroj, en la tempo de la Bulonja kongreso.

La ĉambrego, en kiu ni nun troviĝas, havis jam multe da tre gravaj kunvenoj, kaj tie ĉi estis akceptitaj jam multe da tre gravaj gastoj. Nun tiu ĉi sama ĉambrego akceptas la ĉiulandajn reprezentantojn de la mondo esperantista. Kiuj estas tiuj novaj gastoj? Kio estas la afero, kiun ili reprezentas? La esperantismo celas la reciprokan sinkomprenadon kaj konsekvence ankaŭ estimon kaj amon inter ĉiuj gentoj kaj nacioj. Sed tiu celado estas ofte malbone komentariata, kaj sub la influo de agitado de diversaj niaj malamikoj oni ofte kulpigas nin pri celoj, kiujn ni neniam havis. Mi parolos ĉi tie pri du kulpigoj, kiujn ni ofte aŭdas. De diversaj malkontentuloj ni ofte aŭdas, ke la demando de lingvo internacia devas esti solvata en alia, pli bona maniero, sed ke ni estas obstinuloj, kiuj volas nur Esperanton.

Multajn fojojn mi ripetis, kaj en Bulonjo mi tion ĉi proklamis per oficiala deklaracio, ke la esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu, sed ke la formo de tiu komprenilo estas por ni - aŭ almenaŭ por mi persone - tute indiferenta; ke se, anstataŭ fari konstantajn kaj senfinajn eksperimentojn kaj teorian rezonadon, ni decidis elekti la pretan kaj elprovitan lingvon Esperanto kaj labori speciale kaj ekskluzive por ĝi, kaj fiksi por ĝi netuŝeblan fundamenton - ni faris tion ĉi ne ĉar al ni plaĉas speciale Zamenhof kaj lia verko, kaj ne tial, ke li volas esti ia papo, kiel mensoge kredigas diversaj niaj kontraŭuloj - sed nur tial, ke la esploro kaj sperto montris al ni, ke tia maniero de agado estas la sola, kiu plej certe alkondukos nin al nia celo. Ekzistas personoj, kiuj, penante deklini nin de nia vojo, havas la plej bonan kaj plej honestan intencon; ili estas tre sindonaj al nia afero, sed ili pensas, ke se ni faros tiujn plibonigojn, kiujn ĉiu el ili proponas, nia afero iros multe pli bone. Pri tiuj personoj ni estas konvinkitaj, ke pli aŭ malpli frue ili komprenos sian eraron; ili komprenos, kiel danĝeraj estas iliaj proponoj en la nuna tempo, kiam ni antaŭ ĉio bezonas plej severan unuecon, kaj ili pacience laboros kun ni laŭ la voj' elektita ĝis tiu tempo, kiam la estonteco de nia afero estos absolute ekster danĝero. Sed ekzistas aliaj personoj, kiuj laboras simple por detrui; al tiuj sinjoroj, kiujn nia bele elkreskinta arbo ne lasas dormi kaj kiuj per ĉiuj fortoj penas ĝin subfosi, ni vokas: se vi havas alian vojon, kiu povas nin konduki al nia celo pli bone kaj pli certe, montru ĝin al ni, kaj ni ĝin sekvos. Sed vi scias, ke vi proponas ne ion pretan kaj certan, sed nur supozojn kaj teoriajn opiniojn; vi scias, ke la akcepto de via tre duba kaj baldaŭ siavice kritikota plibonaĵo ruinigus la laboron de dudekjara disciplina kaj sukcesa laborado de miloj da personoj kaj nenion kreus anstataŭ ĝi; vi scias, ke se ni dekliniĝus de nia disciplina vojo kaj lasus fali Esperanton, tiam la konfido de la mondo por la ideo mondolingva, konfido fine akirita post centoj kaj miloj da faroj de nekredado, pereus por ĉiam kaj jam neniam povus esti reakirita; vi tion scias, kaj tamen vi per ĉiuj fortoj penas senkreditigi nin en la okuloj de la mondo... Bone, daŭrigu do vian Herostratan laboradon, kaj ni iros trankvile nian vojon.

La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni, esperantistoj, estas malbonaj partriotoj. Ĉar tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj, kaj ĉar laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas el malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! Dum la pseŭdo-patriotismo, t.e. la genta ŝovinismo, estas parto de tiu komuna malamo, kiu ĉion en la mondo detruas, la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas. La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si. Ĉiu povas paroli al ni pri ĉiuspeca amo, kaj ni kun danko lin aŭskultos; sed kiam pri amo al la patrujo parolas al ni ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas homon kontraŭ homo - tiam ni kun la plej granda indigno nin deturnas. Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al ĉio, kio ne estas via, parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton "amo", ĉar en via buŝo la sankta vorto "amo" malpuriĝas.

Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas: ĉu mi, idea esperantisto, kiu revis pri frateco inter ĉiuj viaj loĝantoj, kvankam mi devis bedaŭrinde forlasi vin, simile al multaj centoj da miloj da aliaj viaj filoj - aŭ ĉu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj ĉiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aŭ sklavoj! Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon! Kiam via sankta nomo ĉesos esti armilo en la manoj de diversaj malhonestuloj! Kiam fine ĉiu homo ricevos la rajton kaj la eblon algluiĝi per sia tuta koro al tiu peco da tero, kiu lin naskis!

Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj. Anstataŭ konstante batali inter si, elŝiri la patrujon unuj al la aliaj, perforte altrudi al si reciproke siajn lingvojn kaj morojn, ili vivos inter si pace kaj frate, en plena interkonsento ili laboros sur la tero, sur kiu ili vivas, kaj kontraŭ tiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin ĉiujn egale atakas. Kaj kune kaj interkonsente ili celados ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo. Kaj se iam venos tiu feliĉa tempo, ĝi estos la frukto de konstanta kaj senlaca laborado de tiuj homoj, kiujn ni vidas nun en ĉi tiu ĉambrego kaj kies nomo, ankoraŭ tre malmulte konata kaj tre malmulte ŝatata, estas "esperantistoj".