Partenogenezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Partenogenezo estas maniero de reproduktado ĉe plantoj kaj bestoj, en kiu la nefekundigitaj ovoloj disvolviĝas kaj generas novajn estaĵojn (rotiferoj, laŭsoj).

Ĉe abeloj, la maskloj evoluas per partenogenezo, ĉe ŝildlaŭsoj, male, la femaloj.

Inter la vertebruloj kapablas multiĝi per partenogenezo nur ĉ. 70 specioj, sed nur kelkaj reptilioj. La komoda varano de Indonezio same povas apliki partenogenezon en malfavoraj cirkonstancoj (zooparko). La femalaj varanoj naskas ĉiam maskaljn varanojn per partenogenezo.