Pau Casals

El Vikipedio, la libera enciklopedio
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Casals kaj la patrinonomo estas Defilló
Pau Casals 1910

Pau CASALS i DEFILLÓ (1876, El Vendrell-1973, San Juan) estis kataluna violonĉelistoj kaj orkestrestro de la 20-a jarcento, je internacia rekono.

Biografio

Li naskiĝis en El Vendrell, provinco de Taragono (Katalunio), la 29-an de decembro 1876. Ekde de sia infaneco montris grandan sentivecon pri la muziko. Lia patro, ankaŭ muzikisto, donis al li la unuajn muzikajn konojn, kiujn Pau Casals ampleksigis per siaj studoj en Barcelono kaj Madrido. Kiam li nur estis 23-a jara jam komencis sian muzikan karieron. Li ludis en la plej bonaj aŭditorioj de la mondo. Kiel interpretisto, li alportis eblecojn de novaj teknikoj. Kiel orkestrestro, li serĉis la profundan esprimon kaj la muzikan esencon, kiun li atingis pere de la violonĉelo. Krome Pau Casals estis profesoro kaj bona komponisto, el liaj muzikaj verkoj estis menciinda “El Pesebre” ("La Kripo", litera traduko), kiu fariĝis tutmonde vera kanto al la paco.

La finiĝo de la Intercivitana Milito devigis lin ekziliĝi, kaj rezidis unue, en Prada de Conflent (Francio) kaj poste en San Juan de Puerto Rico. Paralele al lia eksterordinara muzika agado, ĉiam estis nelacigebla defendanto de la paco kaj libereco. Liaj multaj koncertoj solidaraj, siaj humanaj implikoj kaj la diversaj muzikaj intervenoj en la Unuiĝintaj Nacioj, karakterizigis lin kiel homo de paco.

Pau Casals mortis en 1973, 96-jaraĝa en San Juan de Puerto Rico. Nune liaj korpo-restaĵoj ripozas en la tombejo de El Vendrell. En Sant Salvador (municipo El Vendrell) troviĝas la muzeo de Pau Casals, tre ofte vizitata.