Paul Tibbets

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolonelo Paul Tibbets Jr. ĉe aviadilo Enola Gay

Paul Warfield TIBBETS la pli juna (naskiĝis la 23-an de februaro 1915, mortis la 1-an de novembro 2007) estis usona militisto, konata kiel la piloto de aviadilo Enola Gay, kiu faligis atombombon sur Hiroŝimon la 6-an de aŭgusto 1945 je la oka horo kaj 15 minutoj, unuafoje sur loĝata areo. La atombombo estis nomata Little Boy kaj kaŭzis morton de 90-200 000 personoj.

Tibbets estis kolonelo de la usona aerarmeo kaj dum la dua mondmilito piloto de B-29-bombaviadilo Enola Gay, nomata post sia patrino.

Paul Tibbets ricevis multajn distingojn – inter alie Purple Heart – kaj agadis ĝis 1966 en la Air Force. Li forlasis la armeon en 1969.

Paul Tibbets ne volis tombejon kaj eĉ ne entombigan ceremonion, por malebligi manifestaciojn kontraŭ li kaj por ke lia tombo ne iĝu pilgrimejo por aliaj. Li deziris cindrigon de sia kadavro kaj disĵeton super la manika markolo.