Pavlov (Benešov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Pavlov
Pavlov
domaro
Suma vido al la domaro
Oficiala nomo: Pavlov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Blansko
Administra municipo Benešov
Historia regiono Moravio
Montaro Drahana montetaro
Domoj 44
Rivero Bělá
Situo Pavlov
 - alteco 700 m s. m.
 - koordinatoj 49° 30′ 41″ N 16° 47′ 13″ O / 49.51139 °N, 16.78694 °O / 49.51139; 16.78694 (mapo)
Loĝantaro 126
Malsekejoj Pavlovské mokřady
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 679 53
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pavlov (Benešov)
Portalo pri Ĉeĥio

Pavlov situanta en Ĉeĥio estas domaro, parto de municipo Benešov en distrikto Blansko. La domaro, kiu kreas unu el du bazaj sidej-unuoj de Benešov, estas dividita en du partojn kun lokaj nomoj Pavlov kaj Pavlovský Dvůr. Vivis ĉi tie daŭre 126 loĝantoj. Estis ĉi tie registritaj 44 adresoj.

Pavlov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Tra Pavlovský Dvůr kondukas ŝoseoII/373 kondukanta el Žďárná tra Suchý kaj Benešov. Fine de Pavlovský Dvůr la ŝoseo estas interrompita kaj ligas al ĝi ŝoseo III/37356.

Hidrologio[redakti | redakti fonton]

Lageto proksime de fontejo de rivero Bělá inter Pavlov kaj Pavlovský Dvůr

Super Pavlov fontas rivereto Bělá, kiu poste trafluas eĉ tra Pavlovský Dvůr. Ĉi tie ĝi plenigas du fiŝlagojn rekte en la domaro kaj pluajn du sub ĝi, en la naturrezervejo Pavlovské mokřady. Krom la fiŝlagoj troviĝas en ĝi ankaŭ multaj lagetoj estiĝintaj pro intensa minado de torfo en la 1960-aj jaroj.

Oriente de la domaro en arbaro troviĝas fonto de rojo Zábrana, kiu pli poste fariĝas alfluanto de Hloučela.[1] Proksime ankaŭ troviĝas fonto de Bukový potok.

Sude de la domaro fontas rojo Žďárná.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
2021104

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo de Virgulino Maria Dolora

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Joseph Alois von Helm (1795–1849), profesoro de aŭstria civitana rajto

Altaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fotografioj[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Panorama vido al Pavlov el ŝoseo de Benešov
Panorama vido al Pavlov el ŝoseo de Benešov

Referencoj[redakti | redakti fonton]