Peĉo
Peĉo estas nigra glueca substanco, ekstraktata el (pina kaj alia ligna) rezino aŭ minerala gudro.
Oni povas ekstrakti ĝin dum frakciigo (frakcia distilado) de terkarba gudro (je 500–600°C). Se oni frue ĉesigas la frakciigon, estiĝas mola peĉo (moliĝanta ĉe 50°C), se oni malfrue ĉesigas la frakciigon, estiĝas malmola peĉo (moliĝanta je 80°C).
Ĝi estas grava liga materialo por koakso, bazmaterialo por lakoj, izolaĵoj. Oni povas produkti el ĝi eĉ koakson.