Saltu al enhavo

Pecineaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ISO

Pecineaga
komunumo en Rumanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 907235
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Marian Makkai
Demografio
Loĝantaro 3 187  (2021) [+]
Loĝdenso 57 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 54′ N, 28° 28′ O (mapo)43.89926828.464355Koordinatoj: 43° 54′ N, 28° 28′ O (mapo) [+]
Areo 55,7 km² (5 570 ha) [+]
Pecineaga (Tero)
Pecineaga (Tero)
DEC
Situo de Pecineaga
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pecineaga commune, Constanța [+]
v • d • r

Pecineaga [peĉinjaga] estas komunumo en distrikto Constanța, la sudorienta Rumanio, kun 3063 loĝantoj en 2002. Al ĝi apartenas la vilaĝo Vânători. Ĝi situas 39 km sude de Konstanco, 12 km nordokcidente de Mangalia.

Ĝia malnova turka nomo estas Gerencik aŭ Gelincik, rumane Gherenghic aŭ Gheringhic. La komunumon fondis tataroj, ĝia unua mencio datiĝas de 1857. Ĝi ricevis la nunan nomon en 1923, laŭ la turka nomo de la peĉenegoj (peçenekler). En la 10-11-aj jarcentoj, la areo apartenis al la peĉenegoj.

Inter 1933 kaj 1940 ĝi portis la nomon I. G. Duca, laŭ la rumana ĉefministro Ion Gheorghe Duca.

La unuaj rumanaj setliĝintoj alvenis en 1882-83 el montara regiono de Transilvanio. En la sekvaj jaroj plu daŭris la rumanigo de la vilaĝo per alveno de familioj el Brăila kaj Râmnicu Sărat.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]