Pedro Jorge Vera

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pedro Jorge VERA (naskiĝinta en Guajakilo, 1914 - mortinta en 1999) estis ekvadora verkisto kaj komunista politikisto. Li kontribuis al kelkaj ĵurnaloj kaj magazinoj de polemika karaktero "La Calle", kun la verkisto Alejandro Carrión, kaj ankaŭ "La Mañana." Li restis tra sia vivo proksima amiko de pentristo Oswaldo Guayasamin, de verkisto Jorge Enrique Adoum kaj de la kuba estro Fidel Castro.