Transporta ponto de Rochefort

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pendanta ponto de Rochefort)
Transporta ponto de Rochefort

Pendanta ponto
Situo
Lando Francio
Regiono Puatuo-Ĉarentoj
Departemento Charente-Maritime
Komunumoj Rochefort, Échillais
Koordinatoj 45° 54′ 58″ N, 0° 57′ 39″ U (mapo)45.91611-0.96082999999999Koordinatoj: 45° 54′ 58″ N, 0° 57′ 39″ U (mapo)
Transiras Charente
Ecoj
Tipo Transporta ponto
Longo 175 m
Larĝo 8 m
Alto 50 m
Materialo Ŝtalo, betono
Konstruado
Datoj de konstruo 18981900
Inaŭguro 29-a de julio 1900
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime

Transporta ponto de Rochefort (Charente-Maritime)
Transporta ponto de Rochefort (Charente-Maritime)
DEC
Transporta ponto de Rochefort
Transporta ponto de Rochefort
Transporta ponto de Rochefort

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Transporta ponto de Rochefort (Francio)
Transporta ponto de Rochefort (Francio)
DEC
Transporta ponto de Rochefort
Transporta ponto de Rochefort
Transporta ponto de Rochefort
Map
Transporta ponto de Rochefort
vdr

La transporta ponto de Rochefort (france pont transbordeur de Rochefort) aŭ transporta ponto de Martrou estas la lasta transporta ponto en Francio. Ĝi estis inaŭgurita en 1900 kaj deklarita historia monumento en 1976[1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La movebla platformo de la ponto

La transporta ponto de Rochefort ebligas transiri la riveron Charente inter Rochefort kaj Échillais, en la sudokcidento de la lando.

Ĝi konsistas el kvar ŝtalaj pilonoj 66,25 m altaj, starantaj duope en ambaŭ bordoj. Ili portas 175 m longan platformon, 50 m super akvo. Movebla platformo pendanta de la supra platformo portas vojaĝantojn de unu bordo al la alia. La transirado daŭras proksimume 4 minutojn kaj duonon.


Historio[redakti | redakti fonton]

La ponto vidata de la suda bordo

Konstruado de la transporta ponto de Rochefort komenciĝis en la jaro 1898. Ĝi estis inaŭgurita 27 monatojn poste, la 29-an de julio 1900.

Ĝi ĉesis funkcii en 1967, anstataŭite de levponto. Ekde 1990, ĝi estis renovigata, kaj ĝi malfermiĝis denove en 1994 por piedirantoj kaj biciklistoj. Motoraj veturiloj transiras Charente per la ponto de Martrou.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pont transbordeur du Martrou (france). Datumbazo Mérimée. Alirita 13-an de junio 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]