Peraleda del Zaucejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de la municipo de Peraleda del Zaucejo en Hispanio kaj en la provinco de Badajoz

Peraleda del Zaucejo estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas peraledanos. La censita populacio en 2008 estis de 609 loĝantoj.

Situo

Peraleda del Zaucejo estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 541 m; je 177 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 163,7 km². Ĝi estas sude de la komarko La Serena kaj norde de Campiña Sur kaj survoje de Zalamea de la Serena al Azuaga.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado. Estas tre belegaj naturaj lokoj ĉirkaŭe, kie eblas rura turismo.

Demografio

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007
764 957 1 417 1 641 1 493 2 181 2 054 1 005 811 717 664 642 634 612 600 590 590 592

Multaj loĝintoj de la vilaĝo elmigris dum la 1950-aj, 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, konstituante gravan kolonion, inter aliaj lokoj, en la kataluna urbo Sant Boi de Llobregat (Barcelono).