Permesilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Permesilo estas dokumento aŭ signo atestanta, ke al ties posedanto estas permesite fari ion.

Permesiloj por transportiloj

Antaŭ ol vi rajtas stiri aŭton, vi ekzemple bezonas kondukpermesilon. Por povi stiri aviadilon, bezonata estas pilota permesilo.

Komputilaj permesiloj

Por komputilaj programoj kaj datumoj permesiloj ankaŭ estas uzataj. Por libera programaro estas ekzemple uzata Publika Permesilo de GNU, dum la Permesilo de GNU por Liberaj Dokumentoj estas simila al la GPL, sed por dokumentoj, ne programoj.

Krea komunaĵo estas neprofitema asocio, kiu disponigas diversajn permesilojn por datumoj en interreto.

Vidu ankaŭ