Persona posedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Persona posedo estas ĝenerale konsiderata posedaĵo kiu estas movebla,[1] male al nemoveblaĵo, kia domo, fabriko, bieno ktp. Movebla posedo ĉe bieno, por ekzemplo, pli granda brutaro, ne estas aŭtomate vendata kun la tero. Kontraste, naturaj bestoj (ĉasbestoj) kaj pli malgranda bestaro (kortobirdoj) kiaj kokoj estas ofte vendataj kiel parto de la bieno.

Persona posedo (en angla personal property) estas tipo de posedaĵo heredita de la romia juro trovata nuntempe en la angla jursistemo nome Common lawanglasaksa juro sed kiu ne korespondas al ajna franca klasigo.

Ĝenerale oni povas difini la personan posedon ankaŭ kiel tio kion uzas persono kaj ne estas produktadrimedoj, kiaj vestoj, manĝaĵoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Personal property". Sir Robert Harry Inglis Palgrave. Dictionary of political economy, Volume 3. 1908. p. 96