Personalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Personalinstrukcio antaŭ la evento

Personalo estas tuto de la dungitoj en entrepreno aŭ institucio. [1]

Personalsekcio estas la sekcio en entrepreno, kiu okupiĝas speciale pri la aranĝoj kaj disponoj al la personalaferoj.

Personalpolitiko estas la politiko kiun la direktoraro de entrepreno volas sekvi konscie kaj sisteme en ligo kun ĉiuj problemoj rilate al la dungitaro.

Lingvaj rimarkoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kaj Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro mencias la vorton "personalo", en la praktiko ĝi ne estas uzata[2]. La kutima vorto por la dungitoj en entrepreno estas "la dungitaro".

Personalo estas ankaŭ personpronomo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in eleven languagesInternacia Komerca-Ekonomia Vortaro en 11 lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV)
  2. Neniu trafo en Monato, nek en www.tekstero.com nek en Google je 2013-04-27.
  3. PIV NPIV Alirita la 10an de Januaro 2022.