Petřín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petřín

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago > Malgranda Kvartalo > Petřín < Turismo


Petřín (Petro-monteto). Estas altaĵo sur kies deklivo estis foje vinberĝardenoj. En tempo de Karolo la 4-a ĝi apartenis al la Malgranda Kvartalo kaj estis ĉirkaŭita per la "Malsata muro" (konstruata nur por doni laboron al malsatuloj), parto de la mezepoka urba fortikaĵo. En la jaro 1842 oni fondis sur la tuta deklivo publike alireblan parkon. El Újezd (tramoj n-ro 2, 5, 1, 9, 12) ĝis la supraĵo de l' monto kondukas kablotramo. Tie staras la 60 m alta 'observa turo' el la jaro 1891. En najbareco troviĝas 'preĝejo de Sta Laurencio' (kostel sv. Vavřince), fondita jam en la 12-a jarcento, nun barokigita. Proksime de ĝi estis, en la mezepoko, ekzekutejo. Apude staras 'Kalvaria kapeleto' (1755), kies frontmuron ornamas sgrafitoj de Mikoláš Aleš. Kontraŭe en ligna konstruaĵo oni trovas 'labirinton kaj grandan pentraĵon (dioramo) de fratoj Liebscher kaj V. Bartoněk, kiu prezentas la batalon de la praganoj kontraŭ la svedoj sur la Karola ponto, 1848. Proksime estas 'kapelo de la Tombo de Kristo', barokstila, el la jaro 1732. - En la Roza parko, malantaŭ la "Malsata muro" proksime de la finstacio de la kablohamo troviĝas statuogrupo de J. Mařatka 'La kiso'. Iom pli distance staras la Popola astronomia observejo. Malantaŭ la Roza parko estas "Květnice" (Florejo), kie oni kulturas rarajn alpflorojn. Irante malsupren oni preterpasas tri monumentojn: proksime de la restoracio "Nebozízek" staras 'monumento de la poeto Karel Hynek Mácha', fare de Josef Václav Myslbek (1911), kaj 'statuo de komponisto V. Novák' fare de J. Kodet; en la malsupra parto ĉe Újezd troviĝas 'monumento de Jan Neruda', ĉeĥa poeto kaj ĵurnalisto, skulptaĵo de K. Dvořák (surloke staris jam la Soldat-kazerno de Újezd, kie la poeto naskiĝis).

Koordinatoj: 50° 05′ 01″ N 14° 23′ 43″ O / 50.08361 °N, 14.39528 °O / 50.08361; 14.39528 (mapo)