Petřín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petřín
monto
supermara alteco

327 m

Geografia situo 50° 5′ N, 14° 24′ O (mapo)50.08361111111114.395277777778Koordinatoj: 50° 5′ N, 14° 24′ O (mapo) f4
Petřín (Prago)
Petřín (Prago)
DEC
Petřín
Petřín
Situo de Petřín
Map
Petřín
vdr

Petřín (Petro-monteto) estas altaĵo sur kies deklivo estis foje vinberĝardenoj. En tempo de Karolo la 4-a ĝi apartenis al la Malgranda Kvartalo kaj estis ĉirkaŭita per la "Malsata muro" (konstruata nur por doni laboron al malsatuloj), parto de la mezepoka urba fortikaĵo. En la jaro 1842 oni fondis sur la tuta deklivo publike alireblan parkon. El Újezd (tramoj n-ro 2, 5, 1, 9, 12) ĝis la supraĵo de l' monto kondukas kablotramo. Tie staras la 60 m alta 'observa turo' el la jaro 1891. En najbareco troviĝas 'preĝejo de Sta Laurencio' (kostel sv. Vavřince), fondita jam en la 12-a jarcento, nun barokigita. Proksime de ĝi estis, en la mezepoko, ekzekutejo. Apude staras 'Kalvaria kapeleto' (1755), kies frontmuron ornamas sgrafitoj de Mikoláš Aleš. Kontraŭe en ligna konstruaĵo oni trovas 'labirinton kaj grandan pentraĵon (dioramo) de fratoj Liebscher kaj V. Bartoněk, kiu prezentas la batalon de la praganoj kontraŭ la svedoj sur la Karola ponto, 1848. Proksime estas 'kapelo de la Tombo de Kristo', barokstila, el la jaro 1732. - En la Roza parko, malantaŭ la "Malsata muro" proksime de la finstacio de la kablohamo troviĝas statuogrupo de J. Mařatka 'La kiso'. Iom pli distance staras la Popola astronomia observejo. Malantaŭ la Roza parko estas "Květnice" (Florejo), kie oni kulturas rarajn alpflorojn. Irante malsupren oni preterpasas tri monumentojn: proksime de la restoracio "Nebozízek" staras 'monumento de la poeto Karel Hynek Mácha', fare de Josef Václav Myslbek (1911), kaj 'statuo de komponisto V. Novák' fare de J. Kodet; en la malsupra parto ĉe Újezd troviĝas 'monumento de Jan Neruda', ĉeĥa poeto kaj ĵurnalisto, skulptaĵo de K. Dvořák (surloke staris jam la Soldat-kazerno de Újezd, kie la poeto naskiĝis).

Monumento al la Viktimoj de Komunismo en Prago troviĝas sube de la monto, proksime al la Malsata muro. Ĝi konsistas el ŝtuparo, sur kiu estas kelkaj bronzaj virfiguroj, la figuroj iom post iom malaperas, kio simbolas la korpan kaj psikan elĉerpiĝon de politikaj malliberuloj. Sur bruna zono trapasanta kelkdekon da metroj legeblas surskribo Viktimoj de komunismo 1948-1989: 205 486 kondamnitaj – 248 ekzekutitaj – 4 500 pereis en prizonoj – 327 pereis landlime – 170 938 civitanoj elmigris.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.