Petito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La petito[1] estas tradicia nomo de tiparo, kies grando estas 8 punktoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La petito estas parto de la tradicia sistemo de terminoj pri grandoj de tiparoj. La petito estas ordinare difinita kiel 8 punktoj, depende de la preciza difino de punktoj. Se oni uzas la punkton de Didot, do petito estas proksimume 3,008 milimetroj. Se oni uzas la nuntempan komputilan difinon de punktoj, do petito estas proksimume 2,822 milimetroj.

La petito estas pli malgranda ol la ordinara tipara grando (10 punktoj). Ĝi estas tipe uzata por malpligravaĵoj — ekzemple, piednotoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo petito devenas de la franca petit “malgranda”. Ĝis la 18-a jarcento, la petito estis la plej malgranda havebla tiparo por Eŭropaj tipografoj, pro la malfacileco fari malgrandegajn metalajn tipojn.

La nomo de grandoj de tiparo variis. En Anglio, Skotlando, kaj Usono, tiu grando nomiĝis brevier (konfuze, ĉar la sama nomo signifis 11 punktojn en Germanio). En Francio, Germanio, kaj aliaj landoj, la francdevena nomo petit estis uzata; en Germanio, oni ankaŭ uzis la sinonimon Jungfer “fraŭlino”. En Francio, oni ankaŭ uzis la nomon gaillarde; en Italio, testino.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Jen ekzemplo de petito (laŭ la komputila difino):

Mi estas petito

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]