Petropaŭla fortikaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aera vido de la fortikaĵo.

Petropaŭla fortikaĵo (ruse: Петропа́вловская кре́пость) estas la origina citadelo de Sankt-Peterburgo, Rusio. Ĝi estis dizajnita de Domenico Trezzini kaj starigita en 1703. La fortikaĵo enhavas diversajn rimarkindajn konstruaĵojn, inter ili la Katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, kie estas entombigitaj la caroj ekde Petro la Granda ĝis Nikolao la 2-a kaj sia familio.

Historio de la fortikaĵo

Petropaŭla fortikaĵo

La fortikaĵo estis konstruigita de Petro la Granda la 27-an de majo 1703 (laŭ la gregoria kalendaro, kaj la 16-an de majo laŭ la juliana), sur la malgranda insulo Zajaĉij, en la rivero Neva. Ĝi estis konstruita dum la Granda Nordia Milito, la fortikaĵo neniam estis en la batalo. Ĝi havas seksflankan formon kun ses bastionoj en ĉiu angulo. Unue konstruita el ligno kaj tero, sed poste estis rekonstruita el ŝtono ekde 1706 ĝis 1740.

Ekde 1720 ĝi gastigis la garnizonon de la urbo kaj funkciis kiel malliberejo por politikaj prizonuloj, inter aliaj. La bastiono Trubesckojo, konstruita en la 1870-aj jaroj, iĝis la ĉefa bloko de la prizono.

La katedralo konstruiĝis inter 1712 kaj 1733. Ĝi havas sonorilturon el 123,2 m alte kun kupolo sur la pinto.

Dum 1917, ĝi estis atakita de la soldatoj tumultiĝintaj en la regimento Pavlovskij kaj ĉiuj ĝiaj prizonuloj estis liberigitaj. Kiam la bolŝevikoj eniris en la fortikaĵon la 4-an de julio (juliana kalendaro) intencis preni la fortikaĵon, la 8.000 homoj de la garnizono sin deklaris prorevoluciaj, kvankam poste ĝi revenis al la registaro.

La 25-an de oktobro la fortikaĵo revenis al la bolŝevikaj manoj. En tiu tago okazis la batalo kontraŭ la Vintra Palaco, kiu estis bombita ekde la fortikaĵo.

En 1924, la plejparto de la fortikaĵo estis konvertita en muzeo. Ĝi suferis gravajn demaĝojn dum la Dua Mondmilito pro la naxiaj bombadoj. Post la milito ĝi estis restaŭrigita.