Petrus Jonæ Helsingus
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Petrus Jonæ Helsingius. |
Petrus Jonæ Helsingus | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sveda episkopo de Strängnäs | |||||
Regado | 1586–1607 | ||||
Antaŭulo | Nicolaus Olaui | ||||
Sekvanto | Petrus Kenicius | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1538 en Hälsingland, Svedio | ||||
Morto | 4-a de decembro 1607 en Strängnäs, Svedio | ||||
Religio | Luteranismo | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo Universitato de Rostock | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Sigrid Olafsdotter (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | profesoro teologo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Petrus Jonæ Helsingus (* Hälsingland, en 1538 - Strängnäs, la 4-an de decembro 1607)[1] estis episkopo de Strängnäs ekde 1586 ĝis sia morto. En 1562, li studis en la Universitato de Rostock, kaj post ses jaroj li fariĝis profesoro pri teologio en la Universitato de Upsalo. Pro la persekutoj de la reĝo Johano la 3-a li fuĝis al Funbo. Reveninte, li estis arestita kaj laŭ reĝa decido kaj forpelita al malproksima urbo en la rusa limo. En aŭtuno de la sama jaro, li sukcesis eskapi. Li rapidis al Nyköping kaj restis sub la protekto de la duko Karolo la 9-a (1550-1611). Sed, kiam li konsideris sin nesekura tie, li transpasis la landlimojn de Bohuslän kaj de tie al Lubeko.
Reveninte sub la protektado de la duko, li estis ordinita vikario de Nyköping. Kiam la posteno en Strängnäs vakiĝis la duko nomumis lin episkopo de tiu diocezo, kontraŭ la volo de la tiama reĝo.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Svenskt biografiskt lexikon, Volume 5