Pierio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de Pierio en Grekio

Pierio (greke Πιερία - Pieria) estas historia pejzaĝo de Grekio. Ĝi kovras areon de 1.516 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 130.000 enloĝantojn. Pierio krome ĝis 2010 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"), kaj ekde la jaro 2011 havas la titolon regiona distrikto (Περιφερειακή Ενότητα, Periferiaki Enotita). Ĉefa loĝloko estas la urbo Katerini. La teritorio politike apartenas al la administra regiono ("periferio") Meza Makedonio, kaj geografie situas en la sudo de la areo de la greka Makedonio.

La monto Olimpo, plej alta monto de Grekio (2917 metroj) kaj laŭ la helena mitologio la loĝloko de la grekaj dioj, troviĝas en la pleja sudo de la provinco kaj signas la limon al la pli suda provinco Larisa de la regiono Tesalio.

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la provinco greke turismaj paĝoj pri Pierio greke provinca mapo de la greka ministerio pri kulturo (paĝoj anglalingvaj)