Pikardoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pikardoj (ĉeĥe Pikarti, germane Pikarden) nomatas grupo de franclingvaj religiaj fuĝintoj el Pikardio, radikalaj husanoj, kiuj antaŭ 1420 sub gvido de ilia ĉefo Richardus Picard unue eksetlis en la urbo Tábor de Bohemio.

La grupa ĉefo post Picard iĝis la forĝisto Adam Rohan Veselí, laŭ kiu ili ankaŭ baptiĝis "adamidoj". La moderaj husanoj forpelis ilin el Tábor, sekve ili ekvivis ĉe la burgo Příběnice (Pribenitz) kaj konkeris la vilaĝon Ostrov, poste Hamr (Hammer), ĉe Tábor. Jan Žižka en 1421 ordonis murdi ilin, 50 estis bruligitaj kaj pliaj 25 mortigitaj fare de la lokanoj.

La pikardoj estis radikalaj husanoj. En iliaj mesoj ili rezignis pri ĉiuj festaj simboloj, pri kalikoj aŭ pastraj vestaĵoj, kaj rete manĝis kutiman panon. Ili kredis ke perfekta animo estus tia nature kaj ne bezonus apartajn virtojn. Eble estas legendoj la informoj ke ili praktikis ritan nudismon kaj okazigis amorfestojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Martina Thomsen: „Wider die Picarder“. Diskriminierung und Vertreibung der Böhmischen Brüder im 16. und 17. Jahrhundert (germane: "diskriminacio kaj forpelo de la bohemaj fratoj en la 16-a kaj 17-a jarcetoj"). En: Joachim Bahlcke (eld.): Glaubensflüchtlinge. Ursachen, Formen und Auswirkungen frühneuzeitlicher Konfessionsmigration in Europa. eldonejo Lit Verlag, Berlino 2008, paĝoj 145–164.
  • Josef Dobrovský: Geschichte der böhmischen Pikarden und Adamiten (germane: "historio de la bohemaj pikardoj kaj adamidoj"). En: Abhandlungen der Böhmischen Gesellschaft der Wissenschaften auf das Jahr 1788. eldonejp Georg Conrad Walther, Prago kajDresdeno 1789, paĝoj 300–343.