Pinarbara Esperanta Grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pinarbara Esperanto-Grupo estas Esperanto-Grupo en Pinhal, Brazilo. Ĝi naskiĝis en 1987, kiam personoj interesiĝantaj pri la internacia lingvo kuniĝis kaj decidis starigi la unuan bazan kurson de la lingvo en la urbo.

En Marto 1998, komenciĝis dua baza kurso, kies fino okazis je la 25-a de Septembro de la sama jaro. Tiu sama klaso tuj komencis perfektigan kurson, celante konversacion en Esperanto, lerninte ĉiujn lingvo-strukturojn de la lingvo jam en la baza kurso.

En la sama monato, nova klaso komencis alian bazan kurson. Sekve, la Grupo havas nuntempe du kursojn: unu bazan kaj unu perfektigan.


Celoj de la Grupo[redakti | redakti fonton]

Lerni la internacian lingvon por havi komunikilon, kiu ebligas kontakti personojn ie ajn en la mondo, pere de korespondaĵo, vojaĝo kaj pere de Interreto mem.

Partropreni en la universala kulturo, pere de libroj, ĵurnaloj, informiloj, bultenoj kaj sciencaj artikoloj kaj eldonaĵoj.

Partopreni en tutmonda komuneco, kies pli efika kunligo tra Esperanto estas frateco, kiu unuigas personojn el la plej foraj kaj diversaj anguloj de la mondo pere de unu sola lingvo.

Kursoj kaj Studoj[redakti | redakti fonton]

  • Baza kurso, kie la lernanto lernas ĉiujn fundamentojn de la lingvo, pere de nuntempa aŭdvidaj lerniloj.
  • Leciono de Perfektiga Kurso

Ĉe la kursfino la lernanto jam scipovas ĉiujn strukturojn, regulojn kaj prononcon. Li kapablas legi, skribi kaj kompreni Esperanton.

Instruisto kaj Lernantoj[redakti | redakti fonton]

Perfektiga kurso, surbaze de moderna metodo, simila al tiu de la altkvalitaj lingvo-lernejoj. Tiu ĉi kurso celas konduki la lernanton havigi al si fluecon dum li parolas Esperante, tial ke, li povas partopreni interparolon kvazaŭ li estis parolanta lia naturdevena lingvo.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]