Placo de la Respubliko (Erevano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Placo de la Respubliko (armene : հանրապետության հրապարակ - Hanrapetutjan Hraparak) estas la centra placo de Erevano, la ĉefurbo de Armenio. Ĝi estas ĉirkaŭata de la Nacia Muzeo de la Historio de Armenio, Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Ministerio de Transporto kaj Komunikado, la Registarejo, Ĉefa Poŝtoficejo, la hotelo Marriott Armenia kaj parko kun 2750 fontanoj.

Historio

La placo estis dizajnata de la armena arkitekto Aleksandro Tamanjan kaj la centro estis konstruita en la 1930-aj jaroj. Sed estis en la 1970-aj jaroj kiam la placo havis sian definitivan vizaĝon.

Dum la soveta epoko la placo nomiĝis « Placo Lenino », kiel en la plejparto de la ĉefurboj de la tiamaj sovetaj respublikoj. Statuo de Lenino estis en la mezo de la placo sed en 1991 okaze de la landa sendependeco la placo estis rebaptata per la nuna nomo kaj la statuo estis forigata.

Ekde tiu tempo, la placo havis plurajn ŝanĝojn: plilarĝigo de la trotuaroj, repavimado de la centro, anstataŭado de la Lenina statuo al giganta ekrano. Ĉi-lasta estis forigata fine de la jaro 2006 kaj anstataŭata de jam elektita verkaĵo per konkurso.

Fotoj

Eksteraj ligiloj