Telersekiga ŝranko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Plada malhumidiga ŝranko)

Telersekiga ŝranko (finne astiankuivauskaappi) estas ŝranko por sekigo kaj konservo de teleroj, glasoj, kruĉoj kaj ĉerpokuleroj. En telersekiga ŝranko estas metalaj retoj. Normale la ŝranko estas sur telerrako. Oni metas malsekajn telerojn, glasojn kaj kruĉojn sur la retoj, por ke la teleroj sekiĝu do, ke akvo elfluos el la teleroj. Do ĝi faciligas kaj rapidigas laboron en kuirejo. Telersekiga ŝranko estas speciale en Finnlando populara meblo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Telersekiga ŝranko en finna kuirejo.

Modernan telersekigan ŝrankon inventis finna virino Maiju Gebhard. Gebhard estis en Svedio, kaj tie estis uzitaj telersekigaj retoj, sed ŝi pensis, ke oni povas meti tiajn retojn en ŝrankon, por ke oni ne bezonu porti la telerojn el reto al telera ŝranko. Ŝi evoluigis la ŝrankon en 1944–1945 kaj en sama kaj sekvantaj jardekoj forte kontribuis uzon de ŝranko. Nun en Finnlando en preskaŭ ĉiuj kuirejoj estas telersekiga ŝranko kaj oni preskaŭ neniam sekigas telerojn, glasojn, kruĉojn kaj ĉerpokulerojn per tuko kaj ne eĉ ekzistas aliaj ŝrankoj por la pladoj – kiam la teleroj kaj aliaj pladoj estas tie, oli tipe estos tie ĝis la sekvanta uzfojo. Telersekiga ŝranko estas uzata ankaŭ en Italio kaj Svedio.

Vidu ankaux[redakti | redakti fonton]