Plant-Vortaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Komunlingva Plantnomaro.[redakti | redakti fonton]

kaprifolio

Jam antaŭ kelkaj jaroj W. F. PILGER publikigis PROVIZORA-n PRIVATA-n LISTO-n DE KOMUNLINGVAJ NOMOJ DE PLANTOJ el kiu la Rondo de Esperantistaj Flaŭristoj (REF) deprenis la plejgrandan parton de ĝiaj elementoj. Fakte REF okupiĝis principe pri la sciencecaj nomoj : inter kiuj la latingrekaj sciencnomoj, almenaŭ la genronomoj estas esperantigitaj, ekz. Anthriscus : antrisko ; Iris : iriso. Bedaŭrinde unu el la kunlaborantoj de la revizio de 'PIV' ne aprobinte plurajn principojn de tiu laboro taksis la tuton ne valida !. Celinte eviti polemikon kaj provinte esti kiel eble plej komprenita de nefakaj plantamantoj, la laboro glitis al kompilado de la popolaj plantnomoj.

Estas rimarkinde, ke la prasciencistoj komencis nomi plantojn laŭ la kutimaj nomoj uzataj de la popolo mem. Ĉar tiuj fakuloj vivis en la greka sfero la nomoj estis enskribitaj en la greka lingvo. Ekz. Agriopyron : agrios = sovaĝa (ne agra!), pyros = tritiko (tute ne agra piro !!), fakte temas pri kviko. Poste, ĉar la grekanoj multe komercis kun la latianoj ambaŭ lingvoj interplektiĝis forminte pro tio la grek-latina lingvo kiu, estis uzata kaj iom post iom trudiĝis ĉe la juristoj, landestroj, sciencistoj, komercistoj, politikistoj…

Finfine, la sciencistoj uzis de la greklatina por nomi plantojn kaj bestojn priskribinte ĉiun specimenon tialingve. Tiele montriĝis tiu rajta kaj deviga regulo.

Cele al la vortkonstruo de novaj terminoj, la eŭropaj fakuloj tre ofte deprenis de la popollingvoj el Eŭropo nomojn kutime uzatajn de la tiutempaj loĝantoj kaj senhonte « latinigis » ilin kvankam laŭ la prefero de unu aŭ de alia iniciatis sciencnomon laŭ greklingva formo. Ekz. : folio = gr. phyllum ; lat. folium.

Kompreneble, tiuj dunomoj konstituitaj de la genra kaj de la specia nomoj multaj nefakuloj ne povas kompreni kaj do memori ilin. La fakto, laŭ ni, de esperantigi sciencan nomon tute ne avantaĝas la kompatindajn plantamantojn tial, ke ili devas unuatempe encerbumi la latinan ! Jen unu ekzemplo temante pri kviko : tiu invadema graminaco terurigante agrokulturistoj pro siaj longe blankaj subter-tigoj (rizomoj) provizitaj, loko post loko, de nodoj kapablaj produkti radikojn kaj aerajn organojn kaj tiel, vaste multobligas plantidojn. Science, kviko ricevis, epoko post epoko, multaj nomoj : - Agriopyron (tutgreka) ; Agropyron ( la « i » mankis pro skriberaro) ; Agropyrum ( same kun latina finaĵo) ; Leymus ; Elymus ; Rogneria ; Roegneria ; Elytrigia… kaj multe da aliaj!

La eblecoj esperantigi tiun plantonomon multe ampleksas : agriopirono, agropirono, agropiro, leimo, elimo, rognerio, regnerio, elitrigio… Plie oni devas scii pri la validan nomon akceptitan dum la lasta kongreso por la Internacia Kodo de Botanika Nomenklaturo. Tio jam de longe iĝis kaprompilo.

Konklude, simile al W. F. PILGER, oni povus proponi plantnomaron kies specioj estas principe nomitaj per traduko de iu aŭ pluraj popollingvoj. Kiam la originala nomo perdiĝis, jam pro kutimo, esperantistoj transskribis ĝin el la greklatinan.

Ekz. : Equisetum tradukiĝis al ĉevalvosto. Epilobium transskribiĝis al epilobio