Plasta flamengo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gazonaj flamengoj en ilia "natura loĝado".

Rozaj plastaj flamengoj estas ŝatataj gazon-ornamaĵoj en Usono, kune kun ĝardenaj gnomoj kaj aliaj specoj de ornamaĵoj.

La roza flamengo estis desegnita en la jaro 1957 de Don Featherstone, dum li estis laboranta por Union Products. Ĝi estas simbolo de popola kulturo, kaj Featherstone gajnis la Ig-Nobel-premion por Arto en 1996 pro ĝi. Ili eĉ fariĝis ŝerctemo: kelkfoje gregoj da rozaj flamengoj instaliĝas sur la gazono de viktimo dum la mallumo de nokto. Plastaj flamengoj estas larĝe konsideritaj kiel la stereotipa ekzemplo de gazona kiĉaĵo.[1]

Union Products, de Leominster, Masaĉuseco, haltis produktadon de rozaj flamengoj je 1-a de novembro 2006. Tamen, HMC International LLC, filio de Faster-Form Corporation, aĉetis la kopirajton kaj plastajn muldilojn de la originalaj plastaj flamengoj de Featherstone en 2007, kaj baldaŭ rekomencos produktadon en Westmoreland, Nov-Jorkio.[2]

Plastaj flamengoj provizis la titolon de la filmo Pink Flamingos, reĝisorita de John Waters en 1972.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]