Plena Gramatiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Plena Gramatiko de Esperanto (mallonge PG) estis verkita de la duopo Kalocsay-Waringhien kaj publikigita en 1935 ĉe Literatura Mondo en Budapeŝto. Dua tralaborita eldono aperis en 1938, tria kompletigita en 1958, kvara tralaborita eldono en 1980 sub ŝanĝita titolo Plena Analiza Gramatiko kaj la kvina eldono en 1985.

La aŭtoroj traktis la gramatikon de Esperanto sur scienca lingvistika bazo, sed samtempe per lingvaĵo komprenebla por laikaj legantoj. Kvankam la 16-regula gramatiko en Fundamento de Esperanto estas principe facila, la apliko de la reguloj ĉe unuopaj vortoj donas ofte diferencajn rezultojn kaŭzitajn de la senco aŭ de la deveno de la vorto (ekz. ŝi belis = ŝi estis bela, ŝi ĉarmis lin = ŝi ravis lin, fabriki = produkti, fabriko = produktejo, fabrikaĵo = produkto). La aŭtoroj tre detale esploris kaj klarigis tiujn efikojn, kies kono gravas ĉefe por literaturistoj (por originalaj verkistoj kaj same por tradukantoj). Ne malpli grava motivo estis prezenti la lingvon antaŭ lingvistoj sur profesia nivelo.

La unuopaj artikoloj estas markitaj kiel paragrafoj sinsekve numeritaj kaj dividitaj je partoj kaj subpartoj. Fine de la libro troviĝas alfabeta indekso de traktataj temoj kaj vortoj.

ENHAVO[redakti | redakti fonton]

LA VORTO

I. FONETIKO
II. VORTFARADO
A. La vortkonsisto de la lingvo
B. Kunmetado
C. Derivado
D. Kritiko de la Esp-a vortsistemo
III. MORFOLOGIO KAJ SINETIO

LA FRAZO
I. LA VORTSINTAKSO
A. Substantiva kernvorto
B. Adjektiva kernvorto
C. Adverba kernvorto
D. Verba kernovorto
II. LA PROPOZICIO-SINTAKSO
III. FRAZSINTAKSO

INDEKSO

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]