Pli malprava ol malpravo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pli malprava ol malpravo, priskribita de Michael Shermer kiel la aksiomo de Asimov, estas eraro diskutita en libro de eseoj de Isaac Asimov, La Relativeco de Malpravo. Diraĵo, kiu traktas du erarojn kiel egalajn, estas pli malprava ol malpravo kiam unu el la eraroj estas klare pli malprava ol la alia. Kiel Asimov vortumis ĝin:

Citaĵo
 Kiam oni kredis, ke la Tero estas plata, oni malpravis. Kiam oni kredis, ke la Tero estas sfera, oni malpravis. Sed se vi pensas, ke la kredo, ke la Tero estas sfera, estas ĝuste tiom malprava ol la kredo, ke la Tero estas plata, tiam via vidpunkto estas pli malprava ol la kombino de ambaŭ. 

Asimov klarigas ke scienco estas kaj progresa kaj akumula. Eĉ kvankam sciencaj teorioj estas poste pruvitaj kiel malpravaj, la grado de ilia malpraveco malpliiĝas kun tempo dum ili estas modifataj responde al la eraroj de la pasinteco. Ekzemple, datumo kolektita per satelita mezuro montras, kun alta nivelo de precizeco, kiel la formo de la Tero malsamas ol perfekta sfero.

Maupertuis, fondinto de la Berlina Akademio de Frederiko la 2a, montris en la 18a jarcento, ke la tero estis iomete platigita ĉe la polusoj.

Shermer diras ke esti pli malprava ol malpravo estas efektive pli malbona ol esti eĉ ne malprava (tio estas, nemalpruvebla).

Laŭ John Jenkins, kiu recenzis La Relativecon de Malpravo, la titola eseo de la libro de Asimov estas io, "kion mi pensas grava kaj por kompreni la pensadon de Asimov pri scienco, kaj por armi sin kontraŭ la neevitebla kontraŭscienca atako, kiun oni ofte aŭdas – [ke] teorioj estas ĉiam preparaj kaj scienco vere ne 'scias' ion ajn".