Poŝta Muzeo en Ópusztaszer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poŝta Muzeo en Ópusztaszer
vdr

Poŝta Muzeo en Ópusztaszer (opustaser) estas unu el la tieaj muzeoj en vilaĝo ne tro for de urbo Szeged en Hungario.

Tie funkcias multe da muzeoj kune por demonstri miljaran vivadon de hungaroj. Tie funkcias ankaŭ Poŝta Muzeo. En proksimeco en vilaĝo Tömörkény (tomorkenj) la vilaĝa poŝto estis diserigita laŭ briko, kaj estis fidele rekonstruita en la muzea parko de Ópusztaszer. Tiu domo estas muzeo, sed ene funkcias ankaŭ nun poŝto, escepte la vintrojn. La poŝtistino laboras inter malnovaj poŝtaj rememoraĵoj. En la ceteraj ĉambroj estas prezentitaj ĉambro de poŝtistinoj, ĉambro de poŝtestro, fine ĉambro pri Tivadar Puskás, kiu investis tion, ke pere de telefona reto oni dissendas programojn. Tio realiĝis multloke kaj estis 2 solvoj. Aŭ en difinita tempo oni uzis la telefonojn, aŭ oni faris apartan reton. En la ĉambro estas videbla la studio.

Ekstere estas iama gazetvendejo tirita ĉevale, krome diliĝenco.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.