Poŝtkodoj en Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ZIP kodo areoj en Usono

Poŝtkodoj en Usonon estas konataj sub la nomo ZIP code, mallongigo por Zone Improvement Plan. Poŝtkodoj en Usono konsistas el kvin ciferoj kaj estis enkondukataj en 1963. Tiuj kvin ciferoj ekde 1983 estas sekvataj per kuŝanta streketo kaj kvar ekstraj ciferoj, per kiu oni atingis plian fajnigon de la kodo je la nivelo de domblokoj.

Usonaj adresoj havas la sekvan aranĝon:

nomo
domnumero stratnomo
loko ŝtato poŝtkodo

do ekzemple:

Wikimedia Foundation Inc.
200 2nd Ave. South #358
St. Petersburg, FL 33701-4313

La ZIP kodoj esta nacia sistemo. La aldono de la ŝtato en supra ekzemplo estas fakte ne necesa.