Saltu al enhavo

Pokaĉi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pokaĉi
administra dividaĵo de Rusiosetlejo • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 628661
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 61° 45′ N, 75° 35′ O (mapo)61.7575.583333333333 [+]
Alto 55 m [+]
Areo 21,84 km² (2 184 ha) [+]
Pokaĉi (Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra)
Pokaĉi (Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra)
DEC
Situo de Pokaĉi
Pokaĉi (Rusio)
Pokaĉi (Rusio)
DEC
Situo de Pokaĉi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pokachi [+]
vdr

Pokaĉi (ruse Покачи) estas urbo en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra en Rusio.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 71184.

La urbo estis fondita en jaro 1984 pro komenco de uzado de naftominejo.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1992.

La interurba telefona kodo estas 34669, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).

La urbo estas ĉe rivero Vatjegan (ruse Ватьеган).

En jaro 2002 la urbo havis 17 mil loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1970 bora brigado de Nikolaj Melik-Karamov malkovris naftominejon en areo, kie tradicie loĝis klano de aganaj ĥantoj Pokaĉevoj (ruse Покачевы), do la minejo estis nomita Pokaĉevskoje (ruse Покачевское. La 19-an de majo 1978 per ordono N 227 en industria unuiĝo Niĵnevartovskneftegas estis kreita NGDU Pokaĉevneft (naftogasmina administracio Pokaĉevnafto). Apud la minejo aperis sennoma deĵorskipa vilaĝeto el 15 vagondomoj kaj 2 lignaj domoj[1]. Vivkondiĉoj en la vilaĝo estis neeltenble aĉaj kion atestis la unua estro de NGDU Pokaĉevneft Ravgat Zakirov.

Citaĵo
 Условия для жизни в вахтовом поселке были самыми минимальными. Неправда, что люди пылали энтузиазмом и с удовольствием преодолевали трудности. С кадрами было катастрофическое положение. Отработавшие срок по трудовым договорам специалисты спешили уехать отсюда куда подальше, и удерживать их приходилось нередко насильно. Продукты и водка ценились на вес золота. Продуктовые обозы, следовавшие по зимнику, бывало, подвергались нападениям. Ревматизм считался обычной болезнью, а резиновые сапоги — самой распространенной обувью.   Vivkondiĉoj en la deĵorskipa vilaĝo estis la plej minimumaj. Estas malvero ke homoj estis fervore entuziasmaj kaj kun plezuro superadis la malfacilaĵojn. Situacio pri personaro estis katastrofa. Fakuloj, finintaj sian limtempon laŭ laborkontraktoj, hastis forveturi de ĉi tie laŭeble plej for kaj deteni ilin nemalofte oni devis perforte. Nutraĵoj kaj vodko estis aprezataj laŭ pezo de oro. Nutraĵaj karavanoj, sekvintaj laŭ vintra glacivojo, foje estis atakataj. Reŭmatismo estis konsiderata kutima malsano kaj rezinaj botoj estis la plej ordinaraj piedvestoj. 
— Ravgat Zakirov, la unua estro de NGDU Pokaĉevneft[2]

En septembro 1983 la deĵorskipa vilaĝo ricevis statuson de laborista vilaĝo kaj nomon Pokaĉi[2].

Origine oni planis konstrui duetaĝajn lignajn domojn, sed konstrua fako de NGDU insistis pri fajrorezistaj pluretaĝaj domoj. Naŭetaĝa Leningrada serio, populara en la regiono, estis rifuzita, ĉar aperis komplikaĵoj rilataj al liverado kaj muntado de liftoj. Do oni decidis konstrui kvinetaĝajn domojn sen liftoj. Tamen en la unuaj kvar tiaj domoj restis kun origine planitaj por naŭetaĝa serio liftoŝaktoj[2]. La 19-an de januaro 1985 estis enigita la unuaj piliero de la unua paneldomo en strato Tajoĵnaja (Tajga). La 23-an de januaro oni raportis ke la unua kolono de paneltransportiloj direktiĝis al Pokaĉi de la Niĵnevartovska Domkonstrua Kombinato[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 145. ISBN = 9785400016301.
  2. 2,0 2,1 2,2 Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 146. ISBN = 9785400016301.
  3. Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 147. ISBN = 9785400016301.